Provu _deturni_ lin de tiu kaprico. Kaj ni estu amikinoj, frauxlino
Wangel. Cxu ne?
HILDE
(impete jxetas sin al sxia kolo) Ho, se ni nur povus.
SINJORINO SOLNESS
(liberigas sin atente) Nu--nu--nu! _Jen_ li venas, doktoro! Mi parolu
kun vi.
DOKTORO HERDAL
Cxu temas pri _li_?
SINJORINO SOLNESS
Jes, certe _li_. Envenu.
(Sxi kaj la _doktoro_ iras en la domon)
(En la posta momento _konstruestro Solness_ venas de la gxardeno
supren laux la sxtuparo. Serioza mieno kaptas la vizagxon de
_Hilde_)
SOLNESS
(Ekrigardas al la pordo, kiu zorge fermigxas de interne.) Cxu vi
_tion_ rimarkis, Hilde, ke tuj kiam mi venas, sxi foriras?
HILDE
Mi rimarkis, ke tuj kiam vi venas, vi _igas_ sxin foriri.
SOLNESS
Eble tiel. Sed mi ne povas ion sxangxi. (rigardas sxin atente) Cxu
vi frostas, Hilde? Vi tiel aspektas.
HILDE
Mi jxus elvenis de tombeja kelo.
SOLNESS
Kion vi aludas per _tio_?
HILDE
Ke frostas en mia korpo, konstruestro.
SOLNESS
(malrapide) Mi kredas, ke mi komprenas --
HILDE
Kion vi volas cxi tie nun?
SOLNESS
Mi ekvidis vin de _tie_ fore.
HILDE
Sed tiam vi ja ankaux vidis sxin?
SOLNESS
Mi sciis, ke sxi volus tuj foriri, se mi venus.
HILDE
Cxu estas aflikte por vi, ke sxi tiel evitas vin?
SOLNESS
Iel tio ankaux sentigxas kiel malpezigxo.
HILDE
Ke vi ne havas sxin rekte antaux la okuloj?
SOLNESS
Jes.
HILDE
Ke vi ne cxiame vidas, kiel peze sxi prenas tion cxi pri la
knabetoj?
SOLNESS
Jes. Precipe tial.
(_Hilde_ pasxadas sur la verando kun la manoj surdorse, ekstaras cxe
la balustrado kaj rigardas eksteren sur la gxardenon.)
SOLNESS
(post ioma pauxzo) Vi parolis longe kun sxi, cxu?
HILDE
(staras senmove kaj ne respondas)
SOLNESS
Cxu _longe_, mi demandas.
HILDE
(silentas kiel antauxe)
SOLNESS
Pri kio sxi parolis, Hilde?
HILDE
(dauxre silentas)
SOLNESS
Kompatinda Aline! Certe estis pri la knabetoj.
HILDE
(skuigxas nervoze; rapide sxi kapsignas kelkajn fojojn.)
SOLNESS
Neniam supervenkos. Neniam en la mondo sxi supervenkos.
(proksimigxas) Nun vi denove staras tie kiel sxtona statuo. Tiel vi
staris ankaux hieraux vespere.
HILDE
(turnas sin kaj rigardas lin per grandaj, seriozaj okuloj) Mi volas
forvojagxi.
SOLNESS
(akre) Forvojagxi!
HILDE
Jes.
SOLNESS
Sed tion mi ne permesas.
HILDE
Kion mi nun faru _cxi tie_?
SOLNESS
Nur _esti_ cxi tie, Hilde!
HILDE
(rigardas lin de supre malsupren) Nu, dankon. Farigxis ja ne
_
|