al mi!
SINJORINO SOLNESS
Ne, al tio vi devas mem respondi.
SOLNESS
(ekrigardas sxin suspekteme) Kion vi aludas per _tio_, Aline?
SINJORINO SOLNESS
Kion mi aludas?
SOLNESS
Jes, je diablo --! Vi eldiris tiel strange. Kvazaux vi havus iun
subpenson.
SINJORINO SOLNESS
Ne, pri tio mi povas certigi vin --
SOLNESS
(proksimigxas) Ho, multan dankon, -- mi scias, kion mi scias. Kaj mi
ankaux vidas kaj auxdas, mi, Aline. Fidu tion!
SINJORINO SOLNESS
Sed kio do? Kio?
SOLNESS
(starigas sin antaux sxin) Cxu ne estas tiel, ke vi trovas ruzeman,
kasxitan sencon en la plej sincera vorto, kiun mi diras?
SINJORINO SOLNESS
_Mi_, vi diras! Cxu _mi_ faras!
SOLNESS
(ridas) Ho, ho, ho! Tio estas ja komprenebla, Aline! havante malsanan
edzon en la domo por kiu peni --
SINJORINO SOLNESS
(timigite) _Malsana_? Cxu vi estas _malsana_, Halvard, --
SOLNESS
(ekkrias) Duone frenezan edzon, do! Frenezan edzon! Nomu min kiel al
vi placxas.
SINJORINO SOLNESS
(palpas por la segxdorso kaj eksidas) Halvard, -- je Dio en la
cxielo --!
SOLNESS
Sed vi eraras, ambaux. Kaj vi kaj la doktoro. Ne estas tiel pri
mi.
(Li iras tien kaj reen sur la planko. _Sinjorino Solness_ timeme
sekvas lin per la okuloj. Poste li iras al sxi.)
SOLNESS
(trankvile) Funde mankas al mi nenio.
SINJORINO SOLNESS
Ne, cxu ne! Sed kio do estas pri vi?
SOLNESS
Estas _tio_, ke multfoje mi preskaux sentas min ekfali sub tiu terura
sxuldosxargxo --
SINJORINO SOLNESS
Sxuldo, vi diras! Sed vi ja ne havas sxuldon al iu, Halvard!
SOLNESS
(mallauxte, en emocio) Senfundan kulpon, kaj sxuldon al vi, -- al vi,
-- al vi, Aline.
SINJORINO SOLNESS
(ekstaras malrapide) Kiu estas la subpenso en tio cxi? Diru prefere
tuj.
SOLNESS
Sed ne _estas_ iu subpenso! Mi neniam faris al vi malbonon. Almenaux
ne konscie kaj intence. Kaj tamen -- sentigxas kiel premeganta kulpo
kusxanta sur mi.
SINJORINO SOLNESS
Kulpo al _mi_?
SOLNESS
Pleje al vi.
SINJORINO SOLNESS
Do vi -- tamen estas malsana, Halvard.
SOLNESS
(peze) Do eble estas. Aux io tia. (rigardas al la
pordo dekstre, kiu malfermigxas) Nu! Nun lumigxas.
(_Hilde Wangel_ envenas. Sxi iomete sxangxis ion sur sia vestajxo. La
juprando estas mallevita.)
HILDE
Bonan matenon, konstruestro!
SOLNESS
(kapsignas) Vi dormis bone?
HILDE
Mirinde bone! Kvazaux en lulilo. Ho, -- mi kusxis kaj strecxis min --
kvazaux princino!
SOLNESS
(ridetas iomete) Efektive gxuinde.
HILDE
E
|