FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56  
57   58   59   60   61   62   63   >>  
ilde. Konstrui infananimojn tiel ke ili povas ekstari en noblaj, belaj formoj. Tiel ke ili povus altigxi al rektaj, maturaj homoj. _Tio cxi_ estis por kio Aline havis talenton. -- Kaj cxio tio nun nur kusxas tie. Neuzata -- kaj ne plu uzebla. Kaj neniel utila. -- Gxuste kiel la rubajxoj post fajro. HILDE Jes, sed tamen se tiel estus --? SOLNESS _Estas_ tiel! _Estas_ tiel! Mi scias. HILDE Nu, sed _vi_ almenaux ne estas kulpa pri tio. SOLNESS (fiksas la okulojn al sxi kaj kapsignas malrapide) Nu ja, _tiu_ estas la granda, terura demando. _Tiu_ estas la dubo, kiu mordadas min -- nokton kaj tagon. HILDE Tiu cxi! SOLNESS Jes, supozu nun -- ke mi _kulpus_. Iel. HILDE Vi! Pri la fajro! SOLNESS Pri cxio. Pri la tuto. -- Kaj eble tamen -- tute senkulpa. HILDE (rigardas lin zorgeme) Ho, konstruestro, -- dirante ion tian, vi ja tamen -- tamen estas malsana. SOLNESS Hm, -- eble mi neniam farigxos tute sana en _tiu_ rilato. (_Ragnar Brovik_ singardeme malfermas la etan pordon en la angulo maldekstre.) (_Hilde_ iras antauxen sur la planko.) RAGNAR (kiam li vidas _Hilde_) Ho -- Pardonu, sinjoro Solness -- (Li volas retiri sin.) SOLNESS Ne, ne, restu. Por ke estu farite. RAGNAR Ho jes, -- se tio eblus! SOLNESS Pri via patro ne plibonigxas, mi auxdas. RAGNAR Pri patro rapide gravigxas. Kaj tial mi ege petas vin, -- skribu kelkajn favorajn vortojn sur unu el la folioj! Ion kion patro povas legi antaux ol li -- SOLNESS (impete) Ne plu parolu al mi pri tiuj viaj desegnajxoj! RAGNAR Cxu vi rigardis ilin? SOLNESS Jes, -- mi faris. RAGNAR Kaj ili ne tauxgas? Kaj ankaux _mi_ ne tauxgas? SOLNESS (eviteme) Restu cxe mi, Ragnar. Kaj vi ricevos kondicxojn laux via deziro. Kaj vi povos edzigxi al Kaja. Vivi senzorge. Eble ankaux felicxe. Nur ne pensu memstare konstrui. RAGNAR Nu ja, do mi devas iri hejmen kaj diri tion al patro. Cxar tion mi promesis al li. -- _Cxu_ mi diru tion al patro -- antaux ol li mortos. SOLNESS (korsuferas) Ho, diru al li, -- diru al li, kion vi volas, laux mi. Plej bone nenion diri! (ekdire) Mi ne _povas_ alie agi ol mi faras, Ragnar! RAGNAR Cxu mi do povas kunpreni la desegnajxojn? SOLNESS Jes, prenu ilin, -- prenu ilin! Ili kusxas tie sur la tablo. RAGNAR (iras tien) Dankon. HILDE (metas la manon sur la ujon) Ne, ne, lasu ilin. SOLNESS Kial? HILDE Jes, cxar ankaux _mi_ volas rigardi ilin. SOLNESS Sed vi ja -- (al _Ragna
PREV.   NEXT  
|<   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56  
57   58   59   60   61   62   63   >>  



Top keywords:
SOLNESS
 

RAGNAR

 
Ragnar
 

ankaux

 
antaux
 
kusxas
 
tauxgas
 

auxdas

 

plibonigxas

 

rigardis


desegnajxoj

 

eviteme

 

folioj

 

kelkajn

 

favorajn

 

vortojn

 

skribu

 

rapide

 

impete

 

gravigxas


parolu

 

konstrui

 

kunpreni

 

desegnajxojn

 
nenion
 
ekdire
 

Dankon

 

rigardi

 

korsuferas

 

senzorge


edzigxi

 
ricevos
 
kondicxojn
 

deziro

 

felicxe

 

hejmen

 

promesis

 

mortos

 

memstare

 
rubajxoj

Gxuste
 
uzebla
 

neniel

 

almenaux

 
granda
 

terura

 

demando

 

malrapide

 

kapsignas

 
fiksas