FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62  
63   >>  
nta riprocxo) Kaj vi tamen volis bari lin ekstere. Fi, konstruestro! SOLNESS Gxi postulis suficxe da sango, la batalo, kiun mi luktis. -- Kaj mi timas, ke la helpantoj kaj la servantoj ne plu obeos min. HILDE Vi do antauxeniru memstare. Nenio alia eblas. SOLNESS Senespere, Hilde. La sxangxigxo venos. Frue aux malfrue. La vengxo, gxi estas senindulga. HILDE (en timo, kovras siajn orelojn) Tiajxon do ne diru! Cxu vi volas preni mian vivon! Forpreni de mi tion, kio estas pli valora ol la vivo! SOLNESS Kaj kio _tio_ estas? HILDE Vidi vin granda. Vidi vin kun florkrono en la mano. Alte, alte sur pregxeja turo. (denove trankvila) Nu, prenu la krajonon. Cxar krajonon vi certe havas? SOLNESS (elprenas ujeton) Jen mi havas. HILDE (metas la dokumentujon sur la tablon cxe la sofo) Bone. Kaj nun ni eksidu, ni du, konstruestro. (_Solness_ eksidas cxe la tablo) HILDE (malantaux li, klinas sin super la segxodorson) Kaj ni skribu sur la desegnajxojn. Vere bele kaj varme ni skribu. Por tiu malbona Roar -- aux kiel li nomigxas. SOLNESS (skribas kelkajn liniojn, turnas la kapon kaj ekrigardas sxin) Diru al mi ion, Hilde. HILDE Jes? SOLNESS Cxar vi nun atendadis min dum dek jaroj -- HILDE Kio do? SOLNESS Kial vi ne skribis al mi? Kaj mi estus ja povinta respondi. HILDE (rapide) Ne, ne, ne do! Estis ja gxuste _tio_ kion mi ne deziris. SOLNESS Kial ne? HILDE Mi timis, ke _tiam_ rompigxus por mi. -- Sed ni devis ja skribi sur la desegnajxojn, konstruestro. SOLNESS Ni ja devis. HILDE (klinas sin antauxen kaj inspektas, dum li skribas) Tiel bone kaj korvarme. Ho, kiel mi malamas -- kiel mi malamas tiun Roald -- SOLNESS (skribante) Cxu vi neniam _vere_ amis iun, vi Hilde? HILDE (akre) Kion vi diras? SOLNESS Cxu vi neniam amis iun. HILDE Amis iun alian, vi sugestas? SOLNESS (ekrigardas sxin) Amis iun alian, jes. Cxu neniam? Dum cxi tiuj dek jaroj? Neniam? HILDE Ho jes, foje. Kiam mi forte kolerigxis, cxar vi ne venis. SOLNESS Tiam vi interesigxis pri aliuloj? HILDE Iomete. Dum semajno. Bona Dio, konstruestro, vi do scias kiel tiajxo okazas. SOLNESS Hilde, -- kial vi venis cxi tien? HILDE Ne perdigu la tempon per babilajxo. La bedauxrinda maljunulo povus ja morti dume. SOLNESS Respondu al mi, Hilde. Kion vi atendas de mi? HILDE Mi volas havi mian regxlandon. SOLNESS Hm -- (Li jxetas rigardon al la pordo maldekstre kaj dauxras skribi sur l
PREV.   NEXT  
|<   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62  
63   >>  



Top keywords:
SOLNESS
 

konstruestro

 
neniam
 

malamas

 
skribas
 
desegnajxojn
 
ekrigardas
 

skribu

 

krajonon

 

skribi


klinas

 

maljunulo

 

gxuste

 

babilajxo

 

rompigxus

 

bedauxrinda

 

Respondu

 

deziris

 

respondi

 

rigardon


jxetas

 

maldekstre

 

atendadis

 

dauxras

 
povinta
 
rapide
 

regxlandon

 

skribis

 

atendas

 

interesigxis


aliuloj

 
Iomete
 
semajno
 

sugestas

 

kolerigxis

 

inspektas

 

antauxen

 

perdigu

 

Neniam

 
korvarme

skribante
 
okazas
 

tiajxo

 

tempon

 
malfrue
 

vengxo

 

sxangxigxo

 

Senespere

 

memstare

 
senindulga