cias -- (interrompante) Venu, kaj ni eksidu, Hilde. Eksidu en la
sofon, -- kaj vi havos la gxardenon antaux la okuloj.
(_Hilde_ eksidas en la sofoangulon)
SOLNESS
(tiras segxon pli proksimen) Cxu vi sxatus auxdi pri gxi?
HILDE
Jes, mi tre sxatus auxskulti vin.
SOLNESS
(eksidas) Kaj mi cxion diros al vi.
HILDE
Nun mi havas kaj la gxardenon kaj vin antaux la okuloj, konstruestro.
Rakontu do! Tuj!
SOLNESS
(montras al la fenestro de la orielo) Jen sur la altejo, -- kie vi
nun vidas la novan domon --
HILDE
Jes?
SOLNESS
-- jen logxis Aline kaj mi dum la unuaj jaroj. Cxar tie supre situis
tiam malnova domo, kiu antauxe apartenis al sxia patrino. Kaj gxin ni
heredis post sxi. Kaj ankaux la tutan grandan gxardenon.
HILDE
Cxu estis turo ankaux sur _tiu_ domo?
SOLNESS
Ecx ne spuro de tiajxo. Estis granda, malbela, sombra ligna kesto
laux ekstera aspekto. Sed tamen suficxe varma kaj hejmeca
interne.
HILDE
Vi do malkonstruis la malnovan rubajxon?
SOLNESS
Ne. Gxi forbrulis por ni.
HILDE
Cxio?
SOLNESS
Jes.
HILDE
Cxu estis granda malfelicxo por vi, tio?
SOLNESS
Dependas. Kiel konstruestro mi prosperis post tiu fajro --
HILDE
Nu, sed --?
SOLNESS
Ni tiam estis jxus ricevintaj la du knabetojn --
HILDE
La kompatindajn dunaskitojn, jes.
SOLNESS
Ili venis en la mondon sanaj kaj viglaj. Kaj ili kreskis de tago al
tago, videble.
HILDE
Infanetoj kreskas rapide la unuajn tagojn.
SOLNESS
Estis la plej bela vidajxo por la okulo, kiam Aline kusxis tie kun
ambaux etuloj. -- Sed jen venis la nokto de la fajro --
HILDE
(intense) Kio okazis! Diru do! Cxu iu mortbrulis!
SOLNESS
Ne; ne tiel. Cxiuj bone savigxis el la domo --
HILDE
Nu, sed kio do --?
SOLNESS
La timo skuis Aline tiel terure. La fajroalarmo, -- la fugxo el la
domo -- tiel urgxa, -- kaj ecx en glaciiga nokta frosto --. Cxar ni
devis ja elporti ilin tiaj kiaj ili estis. Kaj sxin kaj la
etulojn.
HILDE
Tion ili do ne eltenis?
SOLNESS
Jes, _ili_ eltenis, sed Aline ekhavis febron. Kaj _tiu_ influis la
lakton. Mamnutri ilin mem sxi nepre volis. Cxar estas sxia devo, sxi
diris. Kaj ambaux niaj knabetoj, ili (kunpremas la manojn) ili --
ho!
HILDE
_Tion_ ili ne transvivis?
SOLNESS
Ne, _tion_ ili ne transvivis. Estis _tio_, kio forprenis ilin
de ni.
HILDE
Certe estis terure por vi.
SOLNESS
Terure por mi. Sed dek fojojn pli terure por Aline. (li pugnigas la
manojn en silenta kolero) Ho, ke tiajxo
|