Isxsx do! Mi ne volas auxdi pli pri tiu stulta regxlando. Mi volas
havi iun tute alian, mi!
SOLNESS
(klinas sin malantauxen en la segxo, kaj dauxre rigardas sxin) Cxu ne
estas strange --? Ju pli mi pensas pri tio nun, -- estas por mi
kvazaux mi tutajn longajn jarojn turmentadis min mem por -- hm --
HILDE
Por kio?
SOLNESS
Por _memori_ ion -- ion _travivitan,_ kion aspekte mi forgesis. Sed
neniam mi kaptis tion, kio gxi estus.
HILDE
Vi devus fari nodon sur vian posxtukon, konstruestro.
SOLNESS
Tiam mi estus devinta pensadi, kion tiu nodo signifus.
HILDE
Nu ja, trovigxas ankaux _tiaj_ troloj en la mondo.
SOLNESS
(ekstaras malrapide) Bonege ke vi venis al mi nun.
HILDE
(rigardas lin profunde) Cxu _estis_ bone?
SOLNESS
Cxar mi sidis cxi tie tute sola. Kaj fiksrigardis senhelpe al cxio.
(pli malrapide) Mi diru al vi, -- mi komencigxis farigxi timema, --
ege timema pro la junuloj.
HILDE
(blovas) Pa, -- la junuloj, cxu ili estas timigaj!
SOLNESS
Jes, gxuste ili. Tial mi sxlosis kaj enfermis min. (mistere) Sciu,
ke la junuloj venos frapegante mian pordon! Enrompi enen al mi!
HILDE
Mi do pensas, ke vi devas eliri kaj malfermi por la junuloj.
SOLNESS
Malfermi?
HILDE
Jes. Por ke la junuloj envenu al vi. Tiel libere.
SOLNESS
Ne, ne, ne! La junuloj, vidu -- ili estas la vengxo. Ili venas fronte
de la nova tempo. Kvazaux sub nova standardo.
HILDE
(ekstaras, rigardas lin kaj diras kun trema tiko cxe la busxo) Cxu vi
povas uzi _min_ por io, konstruestro?
SOLNESS
Jes, mi ja povas nun! Cxar sxajnas al mi ke ankaux _vi_ venas --
kvazaux sub nova standardo. Junulo kontraux junuloj do --!
(_Doktoro_ _Herdal_ envenas tra la antauxcxambra pordo)
DOKTORO HERDAL
Nu, -- cxu vi dauxre sidas cxi tie, vi kaj la frauxlino?
SOLNESS
Jes. Ni havis multe priparolindan, ni du.
HILDE
Kaj novajxojn kaj malnovajxojn.
DOKTORO HERDAL
Cxu vere?
HILDE
Ho, estis ege amuze. Cxar konstruestro Solness -- li havas tian
bonegan memorkapablon, li. Cxiujn ajn bagatelojn li tuj memoras.
(_Sinjorino Solness_ venas tra la pordo dekstre.)
SINJORINO SOLNESS
Nun, frauxlino Wangel, la cxambro estas preta por vi.
HILDE
Ho, kiel afabla vi estas al mi!
SOLNESS
(al la _sinjorino_) La infancxambro?
SINJORINO SOLNESS
Jes. La meza. Sed unue ni devus iri al la tablo, cxu ne?
SOLNESS
(kapsignas al _Hilde_) Hilde dormu en la infancxambro, sxi.
SINJORINO SOLNESS
(rigardas lin) Hilde?
SOLNESS
J
|