es, frauxlino Wangel nomigxas Hilde. Mi konis sxin, kiam sxi estis
infano.
SINJORINO SOLNESS
Ho, cxu vi _faris_? Nu do, bonvolu. La tablo estas preta.
(Sxi prenas la brakon de _doktoro Herdal_ kaj iras dekstren)
(Dume _Hilde_ kolektas siajn pakajxojn)
HILDE
(mallauxte kaj rapide al Solness) Cxu estas vero, kion vi diris? Cxu
vi _povas_ uzi _min_ por io?
SOLNESS
(prenas sxiajn ajxojn) _Vi_ estas tiu, kiun mi plej kore
sopiris.
HILDE
(rigardas lin per gxoje mirantaj okuloj, kaj kunfrapas la manojn) Ho
vi granda, gxuinda mondo --!
SOLNESS
(ekscitite) Nu --?
HILDE
Tiel mi ja _havas_ mian regxlandon!
SOLNESS
(senvole) Hilde --!
HILDE
(denove kun la tremanta tiko cxe la busxo) _Preskaux_, -- mi
dirus.
(Sxi eliras dekstren. _Solness_ sekvas sxin.)
DUA AKTO
(Bele meblita, pli malgranda salono cxe _konstruestro Solness_. Sur
la fona muro vitra pordo elen al verando kaj gxardeno. Dekstre angulo
kun orielo, en kiu estas floroj kaj granda fenestro. Koresponda
ngulo maldekstre. En tiu estas malgranda panelpordo. Sur ambaux
flankaj muroj ordinaraj pordoj. Antauxe dekstre konzoltablo kun
granda spegulo. Floroj kaj plantoj ricxe arangxitaj. Antauxe
maldekstre sofo kun tablo kaj segxoj. Pli malantauxe librosxranko.
Sur la planko, antaux la orielo, tableto kaj kelkaj segxoj. Estas
frue antauxtagmeze.)
(_Konstruestro Solness_ sidas cxe la tableto kun la dokumentujo de
_Ragnar_ malfermita antaux si. Li foliumas inter la desegnajxoj kaj
detale rigardas kelkajn el ili. _Sinjorino Solness_ pasxadas senbrue
kun malgranda akvujo ordigante la florojn. Sxi estas nigre vestita
kiel antauxe. Sxiaj cxapelo, supervestoj kaj sunsxirmilo kusxas sur
segxo apud la spegulo. _Solness_ foje nerimarkite sekvas sxin per la
okuloj. Neniu el ili parolas.)
(_Kaja Fosli_ silente venas tra la pordo maldekstre.)
SOLNESS
(turnas la kapon kaj diras indiferente pase) Nu, cxu estas _vi_?
KAJA
Mi volis nur informi, ke mi venis.
SOLNESS
Jes, jes, bone. Kaj Ragnar, cxu ankaux li?
KAJA
Ne, ankoraux ne. Li devis resti por atendi la doktoron. Sed poste li
volus veni por scii --
SOLNESS
Kiel statas pri la maljunulo hodiaux?
KAJA
Malbone. Li petas pardonon, ke li devas kusxi la tutan tagon.
SOLNESS
Nu ja. Ke li faru. Sed vi do iru al via laboro.
KAJA
Jes. (haltas cxe la pordo) Eble vi volas paroli kun Ragnar, kiam li
venos?
SOLNESS
Ne, -- mi ne scias pri io preciza.
(_Kaja_ eliras maldekstre)
|