n tiel solide cxi tie, kiel neniam antauxe.
SOLNESS
La sxangxigxo venos. Mi antauxsentas. Kaj mi vidas gxin proksimigxi.
Iu komencas postuli: retiru vin por mi! Kaj cxiuj la aliaj sturmas
post li kaj minacas kaj krias: spacon -- spacon -- spacon! Jes,
atentu nur, doktoro. Iam venos la junuloj frapante sur la pordon --
DOKTORO HERDAL
(ridetas) Nu, bona Dio, kio sekve?
SOLNESS
Kio sekve? Jes, tiam estos finite pri konstruestro Solness.
(Iu frapas la maldekstran pordon.)
SOLNESS
(skuigxas) Kio _estas_? Cxu vi auxdis??
DOKTORO HERDAL
Iu frapis.
SOLNESS
(lauxte) Envenu!
(_Hilde Wangel_ envenas tra la antauxcxambra pordo. Sxi estas meze
alta, elasta kaj belstatura. Iom sunbruna. Vestita en turisma
kostumo, kun suprenfiksita jupo, kaj etendita maristkolumo kaj
maristcxapeto sur la kapo. Dorsosako, plejdo en rimeno kaj longa
montar-bastono.)
HILDE WANGEL
(iras kun brilantaj, gxojaj okuloj al _Solness_) Bonan vesperon!
SOLNESS
(rigardas sxin necerte) Bonan vesperon --
HILDE
(ridas) Aspekte vi ne rekonas min!
SOLNESS
Ne, vere mi devas diri, ke -- tiel en la momento --
DOKTORO HERDAL
(proksimigxas) Sed _mi_ rekonas vin, frauxlino --
HILDE
(kontente) Ho, cxu estas vi, kiu --!
DOKTORO HERDAL
Jes, certe estas mi. (al _Solness_) Ni renkontigxis cxi-somere supre
en montodometo. (al _Hilde_) Kio do okazis pri la aliaj virinoj?
HILDE
Ho, ili prenis la vojon okcidenten, ili.
DOKTORO HERDAL
Certe ne placxis al ili la bruo, kiun ni faris en la vespero.
HILDE
Ne, certe ili tion ne sxatis.
DOKTORO HERDAL
(minacas per la fingro) Kaj ne estas eble nei, ke vi iomete koketis
kun ni.
HILDE
Tio estis ja pli amuza, ol sidi trikante sxtrumpojn kune kun tiuj
virinoj.
DOKTORO HERDAL
(ridas) Mi tute samopinias kun vi!
SOLNESS
Cxu vi venis al la urbo nun-vespere?
HILDE
Jes, mi jxus venis.
DOKTORO HERDAL
Tute sola, frauxlino Wangel?
HILDE
Jes!
SOLNESS
Wangel? Cxu vi nomigxas Wangel?
HILDE
(rigardas lin gaje, surprize) Kompreneble mi ja _tiel_ nomigxas.
SOLNESS
Vi do estas filino de la distrikta kuracisto en Lysanger?
HILDE
(kiel antauxe) Jes, kies filino mi alie estus?
SOLNESS
Nu, ni do renkontigxis _tie_. La someron, kiam mi konstruis turon sur
la malnova pregxejo.
HILDE
(pli serioze) Jes, kompreneble tiam estis.
SOLNESS
Nu, estas longe de tiam.
HILDE
(rigardas lin firme) _Estas_ nun precize tiuj dek jaroj de tiam.
SOLNESS
Kaj tiam vi estis nur inf
|