lsaneca aspekto. Sxi havas verdan sxirmilon super la okuloj.
-- Cxiuj tri laboras iom da tempo en silento.)
KNUT BROVIK
(subite, kvazaux en timo, rektigas sin cxe la desegnotablo, suspiras
peze kaj pene dum li iras al la pordaperturo) Ne, nun mi baldaux ne
plu eltenos!
KAJA
(iras al li) Cxu estas pli malbone cxi-vespere, onklo?
BROVIK
Ho, sxajnas al mi, ke plimalbonigxas tagon post tago.
RAGNAR
(ekstaris kaj proksimigxas) Vi devus iri hejmen, patro. Provu iomete
dormi --
BROVIK
(senpacience) Enlitigxi, cxu? Cxu vi deziras, ke mi tute
sufokigxu!
KAJA
Sed faru almenaux etan promenadon.
RAGNAR
Jes, faru. Mi akompanos vin.
BROVIK
(impete) Mi ne foriros antaux ol li venas! Cxi-vespere mi alparolos
lin rekte -- (subpreme kolera) al li -- la cxefo.
KAJA
(en timo) Ho ne, onklo, -- nepre atendu pri tio!
RAGNAR
Jes, atendu do, patro!
BROVIK
(spiras pene) Hah, -- hah --! Mi, mi vere ne havas tempon atendi
multe pli longe.
KAJA
(auxskultante) Tsx! Jen mi auxdas lin malsupre sur la sxtuparo!
(Cxiuj tri reiras al sia laboro. Mallonga silento.)
(Konstruestro Halvard Solness envenas tra la antauxcxambra pordo.
Li estas iom agxa, sana kaj forta, kun dense tondita, krispa hararo,
malhelaj lipharoj kaj malhelaj, dikaj brovoj. Li portas grizeverdan,
butonumitan jakon kun nefleksebla kolumo kaj largxaj refaldajxoj. Sur
la kapo li havas molan, grizan feltcxapon, kaj sub la brako kelkajn
paperujojn.)
KONSTRUESTRO SOLNESS
(cxe la pordo, montras al la desegnejo kaj demandas flustre) Cxu ili
eliris?
KAJA
(mallauxte, skuante la kapon) Ne. (Sxi deprenas la okulsxirmilon.)
(Solness iras antauxen sur la planko, jxetas sian cxapelon sur
segxon, metas la ujojn sur la tablon apud la sofo, kaj denove
proksimigxas al la pupitro. _Kaja_ senhalte skribas, sed aspektas
nerve maltrankvila.)
SOLNESS
(lauxte) Kion vi tie enskribas, frauxlino Fosli?
KAJA
(ekskuigxas) Ho, estas nur io, kio --
SOLNESS
Vidigu, frauxlino. (klinas sin super sxin, pretendante rigardi en la
cxeflibron, kaj flustras) Kaja?
KAJA
(skribante; mallauxte) Jes?
SOLNESS
Kial vi cxiam deprenas tiun sxirmilon, kiam mi venas?
KAJA
(kiel antauxe) Cxar mi aspektas malbele kun gxi.
SOLNESS
(ridetas) Kaj _tion_ do ne _volas_, Kaja?
KAJA
(ekrigardas al li) Por nenio en la mondo. Ne en _viaj_ okuloj.
SOLNESS
(karesas milde sxian hararon) Kompatinda, kara, eta Kaja --
KAJA
(klinas la kapon) Tsx, -- ili povas auxdi vin!
|