jn_ al The Librarian,
London Esperanto Club, 41, Outer Temple, London, W.C., kaj ne al
Surbiton.
* * *
Karaj Legantoj, Salutojn!
Se la maro estos estinta kompata, areto da Anglaj Esperantistoj estos
reveninta de mallonga forestado dum la Pentekostaj tagoj en Bulonjo.
Mi vere devas danki Vin pro la multe da afablaj rimarkoj de la
skizeto pri mia libertempeto inter la Esperantistoj, kaj estas eble,
ke rakonto pri la Bulonja vizito ankaux interesos Vin. Estos do
artikoleto pri gxi en la venonta Gazeto.
Kiam mi gxuis la Italan sunon, Esperanto gajnis novan apostolon, kies
verko jam vidigxis en _La Esperanta Gazeto_. Estas certe, ke Vi cxiuj
multe sxatos la tre interesan kaj lertan tradukon el la _Aventuroj de
Grafo Ferdinando Fathom_, de Sro Lambert verkita. Kaj, kiam Vi
memoros, ke tiu cxi klera verkisto nur auxdis la nomon _Esperanto_
antaux ses semajnoj, Vi cxi tie vidos ankoraux alian bonan reklamon
pri la mirinda facileco de la lingvo!
Inter la multaj novaj aligxintoj, kiujn ni cxiutage gajnadas, estas
unu kiu intencas viziti la Ekspozicion S. Louisan. Kredeble li tie
vidos la Esperantan Sekcion, fondita de la Franca Societo, kaj
zorgata de Sro J. Constant, 4755, Maffitt Avenue, St. Louis.
Por tiu cxi Ekspozicio oni presigis grandajn anoncpaperojn pri
Esperanto, kaj Sro Bourlet afable sendis al ni aron da ili en la
Angla lingvo presitan. Mi plezure sendos senpagan specimenon al cxiu,
kiu promesos elmontri gxin en konvena loko.
Espereble tia Ekzpozicio en la Unuigxitaj Sxtatoj vekigos multe da
intereso. Esperanto jam ekprogresas tie, kaj fervora kunhelpanto,
_Sro J. Fogg Twombly, 34, Green Street, Brookline, Mass._, prenis
sur sin la provizoran Sekretariecon. Cxu cxiuj Amerikaj amikoj
skribos al li, kaj kunlaborados?
Sro Twombly komencis sian propagandon per nova plano. Cxiam ni
vidas, ke la Amerikanoj sendas novajn ideojn al Euxropo; ne vere? Li
sendis abonpagojn je _La Esperanta Gazeto_ por cxiuj la Amerikaj
Universitatoj, kaj kelkaj kolegioj. Tiel, inter la legantoj de tiuj
cxi linioj trovigxas niaj kunbatalontoj, la Amerika Junularo.
_Cxiam antauxen!_ estu via devizo. Ne permesu ke Euxropo venkos sole
en tiu cxi nobla afero!
Lia plano memorigas al mi, ke kelkaj el Vi petis la sendadon de tiu
cxi Gazeto al diversaj Urbaj Bibliotekoj. La propono estas tre
valora, sed, je la komenco de tia entrepreno, ne estas eble gxin
alpreni. Mi do esperas, ke Vi, post kiam Vi gajnis la aprobon de la
|