migas la infanojn al akcepto sendisputa
de cxiu ajn eldiro kaj sufokigas la analizemon naturan de ilia juna
spirito.
Sed estas tamen gepatroj inteligentaj, kiuj penas por kiel eble plej
cxion klarigi al siaj gefiloj, kaj tamen tiuj gefiloj, post iom da
cxeestado en lernejo, perdas sian tutan scivolemon kaj esploremon.
Kia estas la kauxzo de tiu bedauxrinda aliformigxo de la infana
spirito?
Mi sercxis, kaj jen tio, kion mi trovis.
Kiam bubo eniras lernejon, li unue lernas legon kaj skribon. Lerninte
la alfabeton, li instruigxas pri la legado, t.e., pri la kunmetado de
la literaj sonoj por formi vortojn. Tuj, de la unua pasxo, cxu li
estas Angla cxu Franca, li eklernos, ke plej ofte la literoj perdas
sian alfabetan valoron, kiam ili estas apudmetitaj apud aliaj. Li
konstatas, ke cxio estas preskaux plene arbitra kaj senregula; kaj,
kiam Franca lernanteto demandas _kial A kaj U kunligitaj produktas la
sonon O_, la malfelicxa instruisto povas nur respondi la faman
frazon, kiun la bubo tiel ofte auxdos dum sia vivo: _Gxi estas tiel,
cxar gxi estas tiel._
Post tiu unua senlogika dogmeca ekzercado, la infano komencas lerni
gramatikon kaj aritmetikon.
Ho ve! jen denove kaj pli forte rekomencigxas la bela _klarigo_: _Gxi
estas tiel...._
En la gramatiko apud cxiu regulo li trovas unu, du, tri, sennombrajn
esceptojn! Tiel, ke la regulo baldaux dronas sub la superakvigo de la
esceptoj. Ni Francoj faris ja el tio proverbon: _Nenia regulo sen
escepto._ Estas vere, ke cxiuj tiuj esceptoj havas historiajn
kauxzojn, sed tiujn kauxzojn oni nur tiam povas kompreni, kiam oni
scias multajn lingvojn antikvajn kaj modernajn. Tiu studo estas
filologio, kaj la filologio ne estas scienco komprenebla por infanoj!
La lernado de aritmetiko povus esti ekzerco jam pli logika sed, el
cxiuj partoj de la matematiko aritmetiko estas la plej malfacila en
teorio. Dum la algebra rezonado estas plej ofte analiza, la
aritmetika rezonado estas plej ofte sinteza, sekve pli malfacile
komprenebla.
Kauxze de la granda malfacileco de la teorioj aritmetikaj, la
instruisto estas, vole-nevole, plej ofte devigata lernigi parkere de
la bubo la rezultatojn sen ia klarigo, kaj la juna lernanto
alproprigas al si metodojn permemore, kiujn li prenas kiel modelojn
sekvindajn sed ne verigitajn. Al tio oni aldonas lecionojn el prozaj
aux poeziaj pecoj, lernotajn ankaux parkere, kaj, super cxio, oni
lernigas la historion de la antikvaj Grekoj kaj Latinoj, t
|