, plibonigas la tutan cxapelon, tiel lerte kiel
cxambristino de sinjorino, kaj la generala mosxtofine trankviligxas.
Tion auxdante mia onklino ekridetis, kaj diris, ke kelkafoje milita
fajrmangxanto zorgas pri sia ekstera vidigxo, tute tiel nerve kaj
precize kiel sinjorino la plej fasonema. Sxi ne diris cxu tio estas
pruvo efektiva de "logiko virseksa."
La tempo pasadis, kaj mi vizitis por la unua fojo la Cxambron de
Deputatoj (_House of Commons_), kie okazis longa kaj teda parolado,
per tiama famega politikisto. Jam tre ofte estis rakontita al mi, ke
la virina elokventeco estas rimarkinda pro trolongeco kaj
nekonsekvenco, kun granda manko da logiko. Tamen, je tiuj cxi
specialaj ecoj, la parolado de tiu politikisto estis kiel eble plej
"virina."
Mi brave kuragxis avizigi tion al mia patro, kiu, tiun cxi fojon,
felicxe, aprobis mian jugxon. Li ecx diris, ke li mem preferus pli la
babilajxon de kiu ajn maljunulino, ol auxskulti la sensencajxojn de
tia politikisto. Sed mi tiam ekmemoris, ke mia patro ne estis de sama
politiko kun tiu oratoro; kaj denove mi demandis min, cxu la patraj
vortoj estas vere rezultato de virseksa logiko, aux nur de propra lia
fantazio.
Antaux nelonge virseksa egoismo aux blindeco malpermesis al virino la
utilojn de plena edukiteco. Oni diris, ke la virinoj ne havas
suficxan cerbkapablon por atingi kaj profiti je la viraj studoj--la
matematiko, la sciencoj fizikaj, k.t.p. Ni nunuloj klare kaj gxoje
vidas kiel erarega estas tiel supozo.
Sed mi devas cxesigi mian plendon. En nunaj tagoj ni bone vidas, ke
ne ekzistas la pretendita fatala diferenco de cerbkapableco inter
la du seksoj, sed ke tio cxi estas nur afero de edukiteco kaj
ekzercado. Baldaux, sendube, ni cxiuj rekonos, ke la viro mankas la
helpon de la virino ankaux cxe la aferoj legxigantaj, koncernantaj la
felicxon de la tuta homaro; kaj ni gxojos je la neniigxo de la
malsagxa disputo, cxu viro aux cxu virino havas la ecojn la plej
necesajn kaj profitajn por efektivigi la progreson de cxiam
plibonigxonta komuna homa raso.
LA NASKIGXEJO.
Originale verkita de Paul Mathews, M. A.
Cxie mi amas la kamparon sed, ho! cxarma naskigxejo mia, kiom mi vin
amegas! Cxu vi, karaj legantoj, konas tiun belan loketon? malgrandan
vilagxeton, kiun trapasas nenia vojego, nur unu mallargxa strato, en
kiun kaj el kiu kondukas malgranda vojo, cxe kies cxiu flanko
vidigxas allogantaj vojetoj tra kampoj kaj arbaretoj.
Proksime preterfl
|