.-- Vi foriru!
Ne tusxu mian veston.
Mirando.-- Ho! kompatu:
Por li mi garantiulino estos.
(_Dauxrigota_).
LA REVENO AL LA MONTARA PATRUJO.
Originale verkita de Clarence Bicknell.
De miaj montoj patrujanaj, jen, fine, la revido!
Post longaj jaroj en la urboj, malgaje, ecx sen rido;
Aux kie l'ebenajxo griza senlime sin etendas,
Kaj, aux pro tim' aux hont', nenio la blucxielon fendas.
Ho gxoj'! l'aeron tiel puran libere respiradi,
Kaj cxe la montoj Dibenitaj en dolcxa pac' restadi!
Ne plu la bruo de l'amaso, la krioj en la stratoj,
Mizero cxie kaj malsano, blasfem', batigxoj, batoj;
Ne plu la polvo cxe l'vizagxo, la fulgo en aero;
Ne plu herbejoj sekigxitaj, kaj neflorada tero;
Sed cxie arboj kaj arbaroj kun kampoj milkoloraj,
De fojno ricxa kaj brileta per herboj bonodoraj.
El supro de la blankaj pintoj, la hejm' de l'Monta Regxo,
Mantelo kies senmakula estas l'eterna negxo,
Riveroj, riveretoj kuras, portante vivobenojn,
Kaj, trapasxante, cxie faras fruktejojn gxardenojn,
La brancxojn ili, cxe la bordoj, de l'rozarbet' balancas;
Bovinoj blekas, birdoj pepas, kaj papilioj dancas.
La tutan tagon laboremaj abeloj lauxte zumas,
Sercxante florojn kiujn ili per kisoj amindumas.
Kaj kiel bela la florejo! l'azuraj gxentianoj,
Kun alporozoj, orlilioj, kaj dolcxaj timianoj!
Mi auxdas la naturmuzikon de l'blanka akvofalo,
Kaj la kantetojn de l'pasxtistoj tra l'ehxoigxa valo.
Mi mem nun povas ree kanti la kantojn de juneco,
Pri la natur', pri la patrujo, pri amo kaj beleco.
La pensoj, kiel agloj, flugas, nek plu sur tero haltas;
La koro, ecx la membroj miaj, kiel la cxamo saltas.
Parolis urboj, ebenajxo, pri larmoj kaj pri morto,
Sed nun plenigxa cxio estas je vivo kaj je forto.
Forteco al sxtoneg' simile de l'nemoveblaj montoj,
La vivo kiel la forfluo el sencxesantaj fontoj.
Ho! kiel bone kun naturo la vivo de simpleco,
Per kiu venas tiuj benoj de sano kaj forteco!
Mi malproksimen ne plu vagos, sed estu mia sorto
En mia paca monta hejmo restadi gxis la morto.
LA MALSANA LEONO.
Leono, pro maljuneco kaj malforteco, ne povis plu cxase trafi sian
kaptajxon, tial li sin kusxigis en sia kaverno, kaj, per mallauxta
vocxo, anoncis, ke li estis tre malsana. La raporto baldaux
disvastigxas inter la bestaro, kaj kauxzas grandegan plorindon pri la
regxa malsanulo.
|