IV.) diris pri li: "Tio
cxi pastro estus farigxinta la plej belega oficiro de miaj _Grenadier
Guards_."
Oni ankaux diris, ke, dum juneco, li amis kaj estis amita; sed ke li
ne kuragxigxis kontrauxstari la malricxecon. Do, post jaroj de
nedecideco, li sin trovis sola.
Lia _Cariad_ (Amantino) estis edzino kaj patrino kiam li edzigxis la
ricxan vidvinon kiun, dum tridek jaroj, gxuis lian indulgan bonecon.
Nur unu foje, estante juna kaj frauxlo, li montris sian karakteron.
Lia parohxo estis apud la rifa marbordo, kie multaj sxipoj
disrompigxis. La tieaj homoj, tiel, kiel siaj samrasanoj la Bretoj
kaj Gaeloj, kredis, ke la maro estis donaco de Dio, por provizi por
ili fajrlignon kaj multajn aliajn trezorojn. Sed ili devus nenion
preni, se sin savis unu sola maristo el la pereita sxipo.
Tiu cxi legxo nature ne savigis la maristaron.
La pacama pastro ofte predikis kontraux la kruela kutimo igi la
sxippereojn.
Ekstere de la pregxejo, la parohxanoj ofte diris: Se ni ne
prenos la bonajn Diajn donacojn, aliaj ilin prenos, sed li respondis:
Agu prave, kaj eble viaj najbaroj imitos vin.
Fine, post multe da tempo, li demandis: "Cxu vi ne protektos la
maristojn, kaj ilian bienon?"
Baldaux sciigxis, ke la logxantoj de Bxxx ne permesos la sxippereigon
sur ilia marbordo kaj ankaux, ke la vilagxanoj de Txxxx kaj Sxxxx
decidigxis agadi lauxvole, kie ajn ili povos.
Terura ventego blovis, kaj sxipo surkuris sur sxtonejon.
Tiam okazis ke la logxantoj de la najbaraj vilagxoj kunvenis al la
loko, portante falcxilojn, stangojn, martelojn, kaj aliajn
batalilojn. Kune kun siaj parohxanoj, la pastro renkontis ilin sur la
sablo. Li antauxeniris, kaj montris al la transpasxintoj sian pafilon
ekkriegante: Se unu el vi provos transiri tiun cxi mureton, mi pafos!
Juna granda viro, ridante je li, saltis super la barilo. Pafo tuj
ekauxdigxis kaj la junulo tombis sur sia vizajxo.
Tamen, li nur falis pro timo. La kuglo estis pasinta inter lia brako
kaj flanko, kaj nur vundis lian vestmanikon.
Tamen la leciono ne estis senfrukta, cxar, post tiu cxi tago oni
neniam trovis en tiu cxi loko sxipdetruistojn.
La pastro neniam parolis pri la afero: eble la teruro kiun li sentis,
kiam li kredis, ke li mortigis homon, estis tro granda por sen akra
doloro esti memorita.
Dum multaj jaroj lia vidvino prenis el gxia kasxejo, kaj kun fiera
plezuro montris, la belan argxentajxon, de Lloyds donacita je dankeco
pro la maristoj kaj sxargxo
|