kvar porkidoj; mi
ripetas, dek kvar.
Estis la momento por revenigi la bestojn al la stalo. La gardistino,
per vergeto ilin realkondukis. Kiam la pordo de la stalo estis
malfermita, la porkidoj eniris la unuaj, poste eniris la patrino.
Sed, post kelkaj sekundoj, oni auxdis blekegojn terurajn, kaj batojn
sur la pordo. Tuj la gardistino malfermis gxin, kaj, pusxegante la
servistinon, la porkino forkuris al la kampo. Ni tuj tre miris,
kredante, ke la porkino farigxas freneza. Mi sekvis gxin kaj vidis ke
gxi eniris arbetajxon, en kiu restis unu el sxiaj idoj. La patrino
forpelis gxin, pusxante gxin per sia nazego, blekegante. Ili ambaux
reeniris la stalon trankvile kaj la porkino silentis.
La konkludo de tiu vera rakonto estas tute logika: la porkino sciis
ke gxi havis dek kvar idojn. Kiam gxi ilin kalkulis, gxi ekvidis, ke
ili cxiuj ne estis kune kun gxi, kaj gxi forkuris por sercxi la
forestantan. Mi ne povas nekredi ke tiu porkino sciis kalkuli.
Cxu vi ne pensas kiel mi?
GALA SKIZETO.
Originale verkita de E. W.
_Mi naskigxis en la jaro 1825, kaj jen la jaro 1904! Mi do kredas, ke
mi ne estas tro juna por senpeke permesi al mi iom da libertempo, en
kiu aminde memori la geamikojn de mia infaneco kaj juneco._
_Kiam mi parolas pri miaj karaj gesamlandanoj al miaj nunaj
konatuloj, ili cxiam diras: "Kial vi ne skribas libron? Viaj rakontoj
estas tiel interesaj."_
_Mi cxiam respondis: "Tro multaj jam estas la libroj; kiu povas ilin
tralegi?"_
_Tamen, en la lingvo internacia ne ankoraux estas multe da libroj,
kaj baldaux multaj estos la legantoj. Mi diras "baldaux," cxar tiu
cxi lingvo estas treege facila. Post unu semajno mi povis mem gxin
kompreni, studinte apenaux dek kvin minutojn cxiutage, kaj mia memoro
tamen multe malfortigxis._
_Mi pensas, ke kelkaj simplaj skizoj de la Galanoj antaux du
generacioj eble povos interesi la kosmopolitan legantaron de_ The
Esperantist.
_Pro tio mi verkis tiujn cxi rakontetojn.--E. W._
I.
Pacama Pastro.
Li estis tre granda kaj maldika; lia kapo tiel malalte kurbigxis, kaj
lia maniero estis tiel timema, ke li sxajnis esti kvazaux fremdulo en
sia propra domo. Liaj okuloj grizabluaj estis dolcxaj kaj songxaj,
liaj manoj malgrandaj kaj molaj vibris, kiam oni tusxis ilin. Tia
estis lia vocxo, ke nura _Bonanokto_ samtempe estis beno kaj kareso.
Familia tradicio diris, ke li antauxe estis tiel granda, vira, kaj
aktiva, ke la Princo-Reganto (poste George
|