uas nobla rivero, portanta sur sia trankvila akvo
brunvelajn, malrapide movigatajn sxargxbarkojn. Cetere, la floroj:
vintrafine la _negxagutetoj_ (Galantoj) pli malfrue la _primoloj_,
frusomere la _bluaj sonoriloj_ (Kampanuloj), plensomere la
_bovokuloj_ (Lekantoj). Kaj plie la birdoj. Kiu povas sengxoje
auxskulti la kantojn de la alauxdoj, de la _nigrabirdoj_ (merloj), de
la makulitaj turdoj, de la rugxabrustoj aux, apud la rivero, de la
kanasilvioj, kiuj dolcxe kantetadas?
Ofte, tra la foliaro super rivereto, oni povas vidi la gajekoloritan
_regxafisxkaptiston_ (Alciono). Kian plezuron donas la zumado de la
abeloj, la flugeto de la papilioj, kaj la multaj aliaj kamparaj
vidajxoj! La vintro mem ne estas laciga, la nudigitaj arboj, la
negxo, posedas siajn proprajn belajxojn por cxiu, kiu vere amas la
Naturon.
Tie mi de longe naskigxis; el tie mi de longe estas apartigita.
Lastan Paskan Lundon, la unuan fojon dum tridek kvin jaroj, mi tien
revenis.
En la dauxro de tiuj tridek kvin jaroj mi edzigxis, alvenis al mi
familieto, tri karaj infanoj, la plena gxuado de facila felicxeco.
Sed cxiam mi estis deziranta reviziti la malnovan vilagxeton, ofte mi
estis sopiranta je la scenoj kaj la amikoj de mia infaneco.
En la dirita tago mi, tute sola, faris mian sentimentalan vojagxon al
la bone memorita vilagxeto. Ecx nun oni devas marsxi kvin mejlojn de
la plej proksima stacidomo, gxis la vojagxa fino. Je cxiu pasxo mi
preteriris ian amatan loketon, felicxe ne aliformigxitan. Malrapide
mi marsxadis, dolcxe pensante pri la tagoj de mia juneco, redirante
al mi la nomojn de miaj antauxaj kunludantoj.
Cxu cxiuj estas ankoraux vivantaj? Ne estas eble; unu el ili, la plej
cxarma el cxiuj, la malgranda Suzio----. Ho ve! felicxa tempo
pasinta!----
Mi eklevas la okulojn--Kio estas? cxu mi songxas? Mi sxin revidas, la
saman, la karan Suzion!
Mi forgesas edzinon, infanojn, mi denove knabigxas: tie staras mia
kara kunludantino!
Mi kuras renkonte al sxi elkriante "Sunjo! Sunjo!" La infano rigardas
min terurite. Kial? Cxu ni ne plu estas amikoj? Ha! Mi memoras; mi
estas maljunulo, kompare je tiu cxi knabineto! Sxi ne estas mia
Suzio. "Venu tien cxi, kara mia" mi aminde diris, "Cxu mi vin
timigis? Diru al mi----."
Sxi min cxesigis, demandante: "Kiel vi konis mian nomon?"
"Mi rekonis vin, karulineto, tio estas longa rakonto. Diru al mi,
kie logxas la patrino, mi deziras viziti sxin."
"Tie," sxi respondis, per la fingro
|