agado sole "instinkta" de la patrino!
Okazis multe da tiaj disrevigxoj, kaj ne sole je aferoj spiritaj. Al
mia fratino, multe pli maljuna ol mi, la patro severe malpermesis la
uzadon de _frisettes_ por pligrandigi sxian kapornamon. Li ankaux tre
ridadis la _chignon_ kiun portis sia propra fratino frauxlina. Mi
sciame eltrovis, ke tiuj virinaj ornamoj estas fabrikitaj el
cxevalharegoj, kaj mi konkludis, ke ia stranga influo de instinkto
virina estas kauxzo de tiel malbela praktiko, kiu juste meritas
cenzuron de la virseksa inteligenteco logika.
Tamen, irante post nelonge en jugxejon kun mia patro, mi tre miris,
vidante pli ol dudek advokatojn kies cxiu portis sur kapo tiom da
cxevalharego kiom suficxus por fari ses aux sep frizagxojn, kaj
ankaux grandegan "chignon." La jugxisto mem, kiun mi supozis la plej
instruita kaj logika el cxiuj, ankaux portis la plej grandan kvanton
da cxevalharego. Aliparte mi memoras, ke la vetero estis varmega, kaj
mi tre gxojigxis, ke mi mem ne portis ecx cxapon sur kapo mia; dume
nek la jugxisto nek ia advokato demetis siajn sxvitajn perukojn.
Sed mia patro multe kolerigxis kiam mi rakontis al la supredirita
onklino Marinjo, cxion kion mi rimarkis en jugxejo. Mi do sercxadis
cxu tiu kolero estas vere rezultato de virseksa logiko, aux eble
nur simptomo de virseksa nelogika petoleco, neniel pli nobla ol
ia virina eco.
Iom post iom mi komencis dubi, cxu ekzistas efektive tiu cxi
pretendita diverseco de motivo aux de rezonmetodo en la agado de la
du seksoj. Cxar, apud tiama tempo, oni min kondukis al parado de
soldatoj en Hyde Park. Inter aliaj aferoj mi tuj observis kiel
eksterorde dikaj estis la brustoj de la soldatoj. Timante ian koleron
de la patro, mi ne kuragxis lin paroli pri tio cxi; sed la onklino
Manjo cxiam estis simpatia, tiam mi eksciigis al sxi mian naivan
sciemon.
"Ha, jes," diris sxi, "la soldatoj estas vatitaj." "Kio tio estas?"
mi demandis. "Nu," sxi respondis, "soldato portas artan
vestplibonajxon, tute same kiel sinjorino, nur en alia parto de la
vestajxo. La soldato gxin portas, kudritan al la brusto de sia
frako!"
Tiam mi rakontis al sxi pluan okazajxon. La paradtago estis blovega,
kaj la vento faligis la cxapelon de unu el la generaloj, kaj gxiaj
plumoj iom tordigxis. Milita servisto eklevis la cxapelon, kaj
alportis gxin al la generalo, kiu kolere signalis per la fingro, ke
estas unu plumo rompita kaj elstaranta. La servisto dolcxe eltiras la
kulpan plumon
|