estro,
intencante per gxi forkuri, sed li sciigxis, ke lia ekflugo efektive
estis malhelpita de fortaj feraj baroj. Tiam la koro ekbatis, la
haroj ekrektigxis, kaj la genuoj sxanceligxis. Liaj pensoj estis
plenaj de antauxsentoj de la morto, lia konscienco aperis kvazaux
atestanto kontraux li, kaj per dezirego preskaux supernatura li tuj
rapidis elpensi rimedojn por sinkonservo. Tion, kion en cirkonstancoj
malpli interesaj, lia imago ne kuragxus, li mem senkompate
entreprenis.
Li senvestigis la korpon, kiu kusxis sangadanta inter la pajlaro.
Gxin brake alportinte en la liton li gxin ordigis tiel, kiel
prezenti la aperon de dormanto. Tiam, estinginte la lumon, li
ekokupis la spacon de kie la korpo estis translokita, kaj, tenante
sxargitan pistolon per cxiu mano, li atendis la sekvon de tiu
bravegeco, kiu ofte devenas senpere el la malespero.
Cxe noktomezo li auxdis la sxovadon de piedoj suprenirantaj la
sxtuparon; oni malfermis silente la pordon, kaj li vidis la ombrojn
de du viroj promenantaj al la lito.
(_Finigota en la Julia Gazeto_).
LA PEKETOJ DE EPPIE.
Eltirajxo el Silas Marner, de George Eliot, tradukita de G. C. Law.
_Silas Marner, gxis la alveno de nekonata knabineto cxe sia dometo,
estis sxparema kaj malfelicxa teksisto. Li kompatigxis je tiu cxi
infaneto, donis al sxi la nomon Eppie, kaj farigxis kvazaux sxia
patro._
Kiam Eppie havis tri jarojn, sxi estis ruza, kaj Silas devis uzi sian
paciencon kaj sagacecon. Sinjorino Dolly Winthrop, najbaro, diris al
li, ke punado estus bona por Eppie, kaj ke sxi devas esti varmigata,
kelkafoje, je mola loko.
"Certe, vi eble povas fari alie," diris Dolly penseme, "vi povos
ensxlosi sxin en la karbokelo. Mi tiel faris je mia fileto Aaron,
cxar mi ne deziris ekfrapi lin; sed mia koro ne permesis, ke mi lin
tie forlasu pli longe ol unu minuto. Tamen la tempo estis suficxa por
nigrigi lin, tiel ke li devis denove lavigxi kaj vestigxi. Tiu cxi
estis tiel bona, kiel bastoneto por li. Tial mi diras al via
konscienco, Sinjoro Marner, vi devas ion fari, aux la ekfrapadon, aux
la karbokelon. Vi estas la estro, kaj estas necese ke vi kontrolu
sxin."
Nu, Silas sagxe estis arangxinta largxan rubandon, per kiu li ligis
Eppie al la teksilo, kiam li estis okupata. Gxi estis ligata cxirkaux
sxia talio, kaj sxi povis atingi sxian liteton kaj sidigxi tie.
Dum somera mateno, Silas interesigxis je sia laborado, kaj ofte uzis
la tondilon. Eppie auxdis la kurioz
|