sxin rigardante, kun la brako ripozanta sur la dorso
de la braksegxo) Jes, -- Gunhild, estas nun baldaux ok jaroj post
kiam ni laste vidis unu la alian.
SINJORINO BORKMAN
(malvarme) Almenaux post kiam ni interparolis.
ELLA RENTHEJM
Gxuste dirite, interparolis, jes. -- Cxar vi certe foje vidis min, --
kiam mi devis fari mian jaran vojagxon cxi tien al la administranto.
SINJORINO BORKMAN
Unu aux du fojojn, mi opinias.
ELLA RENTHEJM
Ankaux mi kelkajn fojojn ekvidetis vin. En la fenestro _tie_.
SINJORINO BORKMAN
Estus malantaux la kurtenoj. Vi havas bonajn okulojn, vi. (akre kaj
sxire) Sed la lastan fojon kiun ni _kunparolis_, -- tio okazis cxi
tie en la cxambro cxe mi --
ELLA RENTHEJM
(deturnante) Jes, jes, mi scias, Gunhild!
SINJORINO BORKMAN
-- la semajnon antaux ol li, -- antaux ol li liberigxis.
ELLA RENTHEJM
(iras trans la planko) Ho, ne tusxu do _tion_!
SINJORINO BORKMAN
(firme sed mallauxte) Estis la semajno antaux ol li, -- la bankestro
denove liberigxis.
ELLA RENTHEJM
(antauxen sur la planko) Ho jes, jes, jes! Mi certe ne forgesas tiun
momenton! Sed pri tio pensi estas tro preme. Ecx nur en pensoj resti
momenton je tio -- oh!
SINJORINO BORKMAN
(obtuze) Kaj tamen la pensoj ne permesigxas turnigxi cxirkaux ion
alian! (ekdire; kunfrapante la manojn) Ne, mi ne komprenas! Neniam en
la mondo! Mi ne komprenas, ke tiajxo, -- io tiel terura povu trafi
solan familion! Kaj imagu, -- _nian_ familion! Altrangan familion,
kiel la nian! Imagu ke tio trafis gxuste _gxin_!
ELLA RENTHEJM
Ho Gunhild, -- estas ja pli, pli multaj ol _nia_ familio, kiujn tio
frapis.
SINJORINO BORKMAN
Nu jes; sed pri cxiuj tiuj aliuloj mi ne multe atentas. Cxar estis ja
nur iom da argxento -- aux kelkaj paperoj, -- kiuj perdigxis por
_ili_. Sed por ni --! Por mi! Kaj por Erhart! Infano kia li tiam
estis! (en kreskanta ekscito) La honto por ni du senkulpuloj! La
senhonorigo! La malbela, terura senhonorigo! Kaj aldone esti tute
ruinigata!
ELLA RENTHEJM
(singarde) Diru al mi, Gunhild, -- kiel li portas tion?
SINJORINO BORKMAN
Erhart, vi aludas?
ELLA RENTHEJM
Ne, -- li mem. Kiel li portas tion?
SINJORINO BORKMAN
(spirblovas moke) Cxu vi imagas, ke mi demandas pri _tio_?
ELLA RENTHEJM
Demandas? Vi do ne bezonas demandi --
SINJORINO BORKMAN
(mire rigardas sxin) Vi do ne kredas, ke mi interrilatas kun li?
Estas kune kun li? Foje sercxas lin?
ELLA RENTHEJM
Ecx ne tio!
SINJORINO BORKMAN
(kiel anta
|