FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32  
33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   >>   >|  
e la enireja pordo.) ELLA RENTHEJM Cxu vi neniam okaze renkontas lin ekstere de la domo? SINJORINO BORKMAN (ridas amare) En socia rondo, vi aludas? ELLA RENTHEJM Mi pensas kiam li eliras en la fresxan aeron. Ene sur la vojetoj en la arbaro, aux -- SINJORINO BORKMAN La bankestro neniam eliras. ELLA RENTHEJM Ecx ne en la krepusko? SINJORINO BORKMAN Neniam. ELLA RENTHEJM (kortusxata) Al tio li do ne povas devigi sin? SINJORINO BORKMAN Eble ne povas. Li havas sian grandan pelerinon pendanta en la mursxranko. En la antauxcxambro, vi scias -- ELLA RENTHEJM (al si mem) -- tiu sxranko en kiu ni ludis, kiam ni estis etuloj -- SINJORINO BORKMAN (kapsignas) Kaj foje, -- malfrue vespere, -- mi povas auxdi lin malsuprenveni -- por vesti sin kaj eliri. Sed kutime li haltas meze en la sxtuparo, -- kaj returnas. Kaj jen li reen supreniras al la salono. ELLA RENTHEJM (silente) Cxu neniam iu el liaj malnovaj amikoj venas supren tie por viziti lin? SINJORINO BORKMAN Li _ne havas_ malnovajn amikojn. ELLA RENTHEJM Li do havis multajn -- foje. SINJORINO BORKMAN Hm! De ili li ja bele kvitigis sin. Li farigxis por siaj amikoj multekosta amiko, -- li, John Gabriel. ELLA RENTHEJM Nu jes, vi eble pravas en tio, Gunhild. SINJORINO BORKMAN (impete) Cetere mi devas diri, ke estas malnoble, fie, malvirte, malgrandanime insisti tiom sur la perdo, kiun ili suferis pro li. Estis ja nur mona perdo. Nenio alia. ELLA RENTHEJM (ne respondante) Kaj nun li do vivas tie supre tute sola. Tiel tute sola. SINJORINO BORKMAN Jes, li eble tion faras. Efektive mi sciigxas, ke maljuna kopiisto aux kromskribisto foje venas supren al li. ELLA RENTHEJM Nu tiel; certe estas iu, kiu nomigxas Foldal. Cxar mi scias ke tiuj du estis amikoj en la juneco. SINJORINO BORKMAN Jes, ili certe estis, mi kredas. Cetere mi ne scias ion pri li. Cxar li neniam kunvenis en nia socia rondo. Kiam ni iun _havis_ -- ELLA RENTHEJM Sed _nun_ li do venas al Borkman? SINJORINO BORKMAN Jes, li ne estas pli selektema ol tia. Sed tio komprenigxas; li nur venas en la krepusko. ELLA RENTHEJM Tiu Foldal, -- ankaux _li_ estis unu el tiuj, kiuj suferis perdojn, je la bankroto. SINJORINO BORKMAN (pase rimarkante) Jes, sxajnas al mi, ke mi memoras, ke li perdis iom da mono, ankaux li. Sed certe estis tute bagatela -- ELLA RENTHEJM (kun facila emfazo) Estis cxio kion li posedis. SINJORINO BORKMAN (ridetas) Nu, sed pro Dio, --
PREV.   NEXT  
|<   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32  
33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   >>   >|  



Top keywords:

SINJORINO

 

BORKMAN

 

RENTHEJM

 

neniam

 
amikoj
 

Foldal

 

supren

 
krepusko
 

suferis

 
eliras

ankaux

 

Cetere

 
malgrandanime
 

maljuna

 

sciigxas

 
malvirte
 

Efektive

 
insisti
 

malnoble

 

kopiisto


respondante

 

perdis

 

memoras

 
sxajnas
 

bankroto

 

rimarkante

 

bagatela

 

ridetas

 

posedis

 

facila


emfazo

 

perdojn

 

kunvenis

 

kredas

 

juneco

 

nomigxas

 
Borkman
 
komprenigxas
 
selektema
 

kromskribisto


viziti
 

devigi

 

kortusxata

 

bankestro

 

Neniam

 

grandan

 

pelerinon

 

sxranko

 

pendanta

 

mursxranko