is. Cetere mi malofte
vidas lin. Preskaux neniam. Estas iu malsupre, kiu tenas lin for de
mi. For, for, vi komprenas.
ELLA RENTHEJM
Cxu vi scias tion certe, Borkman?
BORKMAN
Jes certe mi scias. (sxangxas vocxtonon) Nu, sed vi do estis malsana,
Ella?
ELLA RENTHEJM
Jes, mi estis. Kaj nun cxi-auxtune gxi tiom gravigxis, ke mi devis
veni cxi tien por paroli kun kuracistoj, kiuj estas pli lertaj.
BORKMAN
Kaj vi eble jam parolis kun ili?
ELLA RENTHEJM
Jes, hodiaux antauxtagmeze.
BORKMAN
Kion ili do diris?
ELLA RENTHEJM
Ili donis al mi plenan certecon pri _tio_, kion mi longe scietis --
BORKMAN
Nu?
ELLA RENTHEJM
(simple kaj trankvile) Estas mortiga malsano, kiun mi portas,
Borkman.
BORKMAN
Ho, vi do ne kredu tion, Ella!
ELLA RENTHEJM
Estas malsano por kiu ne ekzistas iu helpo aux savo, vi sciu. La
kuracistoj scias pri neniu rimedo kontraux gxi. Ili devas lasi gxin
iri sian vojon. Povas nenion fari por haltigi gxin. Nur iomete
mildigi, eble. Kaj _tio_ ja tamen estas bona.
BORKMAN
Ho, sed povas ankoraux longe dauxri, -- vi fidu min.
ELLA RENTHEJM
Povas eble dauxri tra la vintro, ili diris.
BORKMAN
(senpripense) Nu jes, -- la vintro ja estas longa, gxi.
ELLA RENTHEJM
(silente) Gxi almenaux estas suficxe longa por mi.
BORKMAN
(vigle, deturnante) Sed, je la mondo, el kio povus tiu malsano
evolui? Vi, kiu ja efektive vivis sane kaj sagxe --? El kio gxi
venus?
ELLA RENTHEJM
(rigardas lin) La kuracistoj pensis, ke eble mi iam travivis grandajn
animskuigxojn.
BORKMAN
(ekflamigxante) Animskuigxojn! Aha, mi komprenas! Estus _mi_, kiu
kulpus!
ELLA RENTHEJM
(en kreskanta ekscito) Estas tro malfrue _tion_ priparoli nun! Sed mi
_devas_ reenhavi la solaninfanon de mia koro, antaux ol mi forpasos!
Estas tiel nedireble peze por mi pensi pri tio, ke mi forlasu cxion,
kio estas vivo, -- forlasi sunon kaj lumon kaj aeron, sen _cxi tie_
postlasi unu solan, kiu volus pensi pri mi, memori min varme kaj
sopireme, -- tiel kiel filo pensas kaj memoras la patrinon, kiun li
perdis.
BORKMAN
(post mallonga pauxzo) Prenu lin, Ella, -- se vi povos gajni lin.
ELLA RENTHEJM
(vigle) Vi donas vian konsenton? Cxu vi _povas?_
BORKMAN
(sombre) Jes. Kaj tio ne estas granda ofero, vi sciu. Cxar mi tamen
ne posedas lin.
ELLA RENTHEJM
Dankon, dankon almenaux por la ofero! -- Sed mi havas ankoraux ion
por peti vin. Grandan aferon por _mi_, Borkman.
BORKMAN
Nu, do diru.
ELLA RENTHEJM
Vi ebl
|