FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64  
>>  
pripensas. SINJORINO BORKMAN (kreskanta animskuigxo) Ho ne, ne estu iu monumento el sxtono aux metalo. Kaj neniu ekhavu la rajton gravuri mokeman enskribajxon en la monumenton, kiun mi starigos. Tie estos plantata kvazaux aro da vivanta hegxo, el arboj kaj arbustoj dense, dense cxirkaux via tomba vivo. Tie kovrigxos cxio la malluma, kiu iam _estis_. Kasxigxos en forgeso por la okuloj de la homoj John Gabriel Borkman. BORKMAN (rauxke kaj trancxe) Kaj _tiun_ amoverkon _vi_ volas plenumi? SINJORINO BORKMAN Ne per propraj fortoj. Pri tio mi ne kuragxas pensi. Sed mi edukis helpanton por meti sian vivon sole en tion cxi. _Li_ trapasu sian vivon en pureco kaj alteco kaj lumo, tiel ke via propra mineja vivo farigxos kvazaux estingita cxi tie supre sur la tero! BORKMAN (sombre kaj minace) Cxu al Erhart vi aludas, do diru tuj. SINJORINO BORKMAN (lin rigardante firme en la okulojn) Jes, estas Erhart. Mia filo. Li, pri kiu vi volas rezigni -- kiel pentofaro por viaj propraj agoj. BORKMAN (kun okuljxeto al _Ella_) Kiel pentofaro por mia plej peza peko. SINJORINO BORKMAN (rifuzante) Peko kontraux fremdulo nur. Memoru la pekon kontraux _mi_! (rigardas moke al ili ambaux) Sed li ne obeas vin! Kiam mi vokos lin en mia mizero, li venos! Cxar estas cxe _mi_ ke li volas esti! Cxe mi kaj neniam cxe iu alia -- (subite auxskultas kaj krias) Jen mi auxdas lin. Jen li estas, -- jen li estas! Erhart! (_Erhart Borkman_ abrupte malferma tiras la enirejan pordon, kaj venas en la cxambron. Li estas vestita en surtuto kaj havas cxapelon sur la kapo.) ERHART (pala kaj timema) Panjo do, -- kio je Dio --! (Li vidas _Borkman_, kiu staras apud la pordo de la gxardena cxambro, skuigxas kaj deprenas la cxapelon.) ERHART (silentas momenton; poste li demandas:) Kion vi do volas al mi, panjo? Kio okazis? SINJORINO BORKMAN (vaste etendas la brakojn al li) Mi volas vidi vin, Erhart! Mi volas havi vin cxe mi -- cxiam! ERHART (balbutante) Havi min --? Cxiam! Al kio vi aludas per tio? SINJORINO BORKMAN Havi vin, havi vin, mi volas! Cxar estas iuj, kiuj volas preni vin for de mi! ERHART (cedas pasxon) Ah, -- vi do scias! SINJORINO BORKMAN Jes. Cxu ankaux _vi_ scias. ERHART (ekmiras kaj rigardas sxin) Cxu _mi_ scias? Jes, kompreneble -- SINJORINO BORKMAN Aha, interkonsentita ludo! Malantaux mia dorso. Erhart, Erhart! ERHART (rapide) Panjo, diru kio estas, kion vi scias! SINJORINO BORKMAN Mi scias cxion. Mi
PREV.   NEXT  
|<   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64  
>>  



Top keywords:

BORKMAN

 

SINJORINO

 

Erhart

 

ERHART

 

Borkman

 

propraj

 

cxapelon

 

rigardas

 

kontraux

 

aludas


pentofaro

 

kvazaux

 

vestita

 

surtuto

 

monumento

 

rajton

 

timema

 

staras

 

cxambron

 

ekhavu


pordon

 
neniam
 

mokeman

 

enskribajxon

 

mizero

 

subite

 
auxskultas
 
malferma
 
enirejan
 
gxardena

abrupte

 

gravuri

 

auxdas

 

deprenas

 

pasxon

 
sxtono
 
ankaux
 

ekmiras

 

rapide

 

Malantaux


kompreneble

 

interkonsentita

 

demandas

 

momenton

 
skuigxas
 

silentas

 

okazis

 
balbutante
 

metalo

 

etendas