is_ gxin por -- por --
BORKMAN
(skuigxa; fluas kvazaux malvarmo tra li) Pro la regno -- kaj la
potenco -- kaj la honoro, vi opinias?
ELLA RENTHEJM
Jes, tion mi opinias. Mi diris tion al vi pli frue cxi-vespere. Vi
murdis la amovivon en tiu virino, kiu amis vin. Kaj kiun vi reen
amis. Tiom kiom vi _kapablis_ ami iun do. (kun suprenlevita brako)
Kaj tial mi auxguras, John Gabriel Borkman, -- vi neniam gajnos la
premion, kiun vi postulis por la murdo. Vi neniam faros la venkantan
enmarsxon en vian malvarman, sombran regnon!
BORKMAN
(sxancelas al la benko kaj eksidas peze) Mi preskaux timas, ke vi
pravos en tiu auxguro, Ella.
ELLA RENTHEJM
(apud li) Ne _timu_ pro tio, John. Gxuste _tio_ estus la plej bona,
kio okazus al vi.
BORKMAN
(kun krio; kaptas sin cxe la brusto) Ah --! (senforta) Nun gxi
malkaptis min.
ELLA RENTHEJM
(skuas lin) Kio estis, John!
BORKMAN
(glitas malantauxen al la apogo) Estis glacia mano, kiu kaptis mian
koron.
ELLA RENTHEJM
John! Nun vi sentis la glacian manon! Cxu!
BORKMAN
(murmuras) Ne. -- Neniu glacia mano. -- Mano de erco gxi estis. (Li
glitas tute malsupren sur la benkon.)
ELLA RENTHEJM
(deprenas sian mantelon kaj kovras lin) Restu trankvile kusxanta, kie
vi nun kusxas! Mi sercxos helpon por vi. (Sxi faras kelkajn pasxojn
dekstren; jen sxi haltas, reen iras kaj longe palpas lian pulson kaj
lian vizagxon.)
ELLA RENTHEJM
(trankvile kaj firme) Ne. Pli bone tiel, John Borkman. Pli bone tiel
por vi.
(Sxi strecxas la mantelon pli dense sur lin, kaj eksidas en la
negxon antaux la benko.)
(Mallonga silento.)
(_Sinjorino Borkman_, en supervestajxoj venas tra la arbaro de
dekstre. Antaux sxi la _cxambristino_ kun lumigita lanterno.)
CXAMBRISTINO
(lumigas en la negxon) Jes, jes, sinjorino. Jen estas iliaj spuroj --
SINJORINO BORKMAN
(cxirkauxrigardas observe) Jes, jen ili estas! Jen ili sidas sur la
benko. (vokas) Ella!
ELLA RENTHEJM
(ekstaras) Cxu vi sercxas nin?
SINJORINO BORKMAN
(akre) Jes, tion mi ja devas fari.
ELLA RENTHEJM
(montras) Jen li kusxas, Gunhild.
SINJORINO BORKMAN
Dormas!
ELLA RENTHEJM
(kapsignas) Profundan kaj longan dormon, mi kredas.
SINJORINO BORKMAN
(ekdire) Ella! (regas sin kaj demandas mallauxte) Cxu okazis --
libervole?
ELLA RENTHEJM
Ne.
SINJORINO BORKMAN
(malpezigita) Do ne per propra mano?
ELLA RENTHEJM
Ne. Estis glacia mano de erco, kiu kaptis lian koron.
SINJORINO BORKMAN
(al la _cxambristino_) Ser
|