kaj iom senpacience; lia vizagxo alprenas strecxitan kaj pli
malvarman aspekton.)
(La _cxambristino_ portas la lumigitan lampon en la gxardenan
cxambron, eliras kaj fermas la pordon post si.)
SINJORINO BORKMAN
(kun deviga gxentileco) Jes, sinjorino Wilton, -- se vi do volas
pasigi la vesperon cxi tie, vi --
SINJORINO WILTON
Ne, mil dankojn, kara sinjorino. Tion mi tute ne intencas. Ni havas
alian inviton. Ni vizitos la advokaton Hinkels.
SINJORINO BORKMAN
(rigardas sxin) _Ni?_ Pri kiuj _ni_ vi aludas?
SINJORINO WILTON
(ridetante) Nu, efektive mi nur pensas pri mi mem. Sed la sinjorinoj
de la domo petis min kune konduki la studenton Borkman, -- se mi
okaze vidus lin.
SINJORINO BORKMAN
Kaj tion vi ja faris, kiel mi vidas.
SINJORINO WILTON
Jes, felicxe. Cxar li estis tiel bonvolema enrigardi cxe mi, -- pro
eta Frida.
SINJORINO BORKMAN
(seke) Vi Erhart, -- mi cetere ne sciis, ke vi konas tiun familion,
-- tiujn Hinkels.
ERHART
(incitita) Ne, efektive mi ne vere konas ilin. (aldonas iom
senpacience) Vi do mem pli bone scias, vi patrino, kiujn homojn mi
konas aux ne konas.
SINJORINO WILTON
Ho pa! En _tiu_ domo oni rapide konatigxas! Gxojaj, gajaj, gastamaj
homoj. Suficxe da junaj virinoj.
SINJORINO BORKMAN
(kun akcento) Se mi konas mian filon gxuste, tio vere ne estas
societo por li, sinjorino Wilton.
SINJORINO WILTON
Sed bona Dio, kara sinjorino, li do estas juna ankaux li!
SINJORINO BORKMAN
Jes, felicxe li estas juna. Ne estus bone alimaniere.
ERHART
Nu ja ja, patrino, -- estas ja memkompreneble, ke mi ne iros al tiuj
Hinkels hodiaux vespere. Kompreneble mi restos cxi tie cxe vi kaj
onklino Ella.
SINJORINO BORKMAN
Mi ja certe sciis, mia kara Erhart.
ELLA RENTHEJM
Ne, Erhart, -- pro _mi_ vi tamen ne rezignu --
ERHART
Jes, certe, kara onklino; ne estas demando pri io alia. (rigardas
necerte al _sinjorino Wilton_) Sed kiel vi tion arangxu? Cxu vere
konvenas? Vi ja jam respondis jes -- en mia nomo.
SINJORINO WILTON
(gaje) Babilajxo! Cxu ne konvenus? Kiam mi envenos tien en la helajn,
festenajn salonojn, -- sola kaj forlasita -- pensu nur! jen mi
respondos ne -- en via nomo.
ERHART
(longege) Jes, cxar vi opinias, ke konvenas, mi --
SINJORINO WILTON
(facile kaj forvisxante) Mi ofte en bonaj okazajxoj respondis kaj jes
kaj ne -- en mia nomo. Kaj cxu vi forlasus vian onklinon nun, kiam
sxi jxus venis? Fi do, _monsieur_ Erhart, -- cxu tio estus ago
konvena al filo?
SI
|