FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43  
44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   >>  
jes? Malsupre en la minejoj? BORKMAN Mi estas filo de ministo. Kaj mia patro foje kunprenis min en la minejojn. -- Tie malsupre la erco kantas. FRIDA Cxu, -- gxi kantas? BORKMAN (kapjesas) Kiam gxi malfiksigxas. La martelfrapoj, kiuj malfiksigas gxin, -- tiuj estas la meznokta sonorilo, kiu sonorigas, kaj liberigas gxin. Tial la erco kantas -- el gxojo -- en sia maniero. FRIDA Kial gxi faras tion, sinjoro Borkman? BORKMAN Gxi sopiras supren en la lumon de la tago por servi la homojn. (Li pasxadas tien kaj reen sur la salona planko, ade kun la manoj dorse.) FRIDA (sidas iomete atendante; rigardas sian horlogxon kaj ekstaras.) Pardonu, sinjoro Borkman, -- sed bedauxrinde mi devas foriri, mi. BORKMAN (haltas antaux sxi) Cxu vi jam volas foriri? FRIDA (metas la notaron en la tekon) Jes, mi ja devas. (videble embarasata) Cxar mi dungigxis ien cxi tiun vesperon. BORKMAN Ien, kie okazos kunestado? FRIDA Jes. BORKMAN Kaj tie vi auxskultigos vin por la cxeestantoj? FRIDA (mordas sian lipon) Ne -- mi ludos por ilia dancado. BORKMAN Nur por dancado? FRIDA Jes; ili volas danci post la vespermangxo. BORKMAN (staras sxin rigardante) Cxu vi kutime ludas por danco? Tiel cxirkauxe en la domoj? FRIDA (surmetas la supervestajxojn) Jes, kiam mi povas ekhavi mendon, mi --. Estas ja cxiam ioma enspezo per tio. BORKMAN (pridemandante) Cxu estas _tio_, pri kio vi pleje pensas, kiam vi sidas ludante al danco? FRIDA Ne; pleje mi pensas, kiel enuige estas, ke mi ne mem povas partopreni la dancadon. BORKMAN (kapsignas) Estas gxuste _tio_, kion mi volus scii. (pasxadas maltrankvila sur la planko) Jes, jes, jes, -- _tio_, ne povante _mem_ partopreni, tio estas la plej peza el cxio. (haltas) Sed por vi estas unu afero, kiu kontrauxpesas tion, Frida. FRIDA (rigardas lin demandante) Kio estas tio, sinjoro Borkman? BORKMAN Estas tio, ke vi posedas dekoble pli da muziko en vi, ol la tuta dancantaro kune. FRIDA (ridetas evite) Ho, tio do ne estas tute certa. BORKMAN (averte suprenlevas la montrofingron) Neniam do estu tiel freneza, ke vi dubas pri vi mem! FRIDA Sed je Dio, kiam neniu scias? BORKMAN Ke vi nur mem scias, estas suficxe. -- Kie vi ludos cxi tiun vesperon? FRIDA Estas cxe advokato Hinkels. BORKMAN (subite rigardas sxin akre) Hinkels, vi diras! FRIDA Jes. BORKMAN (kun sxiranta rideto) Cxu venas vizitantoj en la domon de tiu ulo? Cxu _li_ povas i
PREV.   NEXT  
|<   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43  
44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   >>  



Top keywords:

BORKMAN

 

Borkman

 

sinjoro

 

rigardas

 

kantas

 

planko

 

pasxadas

 

partopreni

 

foriri

 

vesperon


pensas

 

Hinkels

 

haltas

 

dancado

 

povante

 

enuige

 

pridemandante

 

enspezo

 

ekhavi

 

mendon


ludante

 
gxuste
 

kapsignas

 

dancadon

 

maltrankvila

 

muziko

 
suficxe
 
advokato
 
freneza
 
subite

vizitantoj

 

sxiranta

 

rideto

 

dekoble

 

posedas

 
kontrauxpesas
 
demandante
 

dancantaro

 

averte

 

suprenlevas


montrofingron

 

Neniam

 

ridetas

 

cxeestantoj

 
maniero
 

sonorilo

 

sonorigas

 
liberigas
 

sopiras

 

supren