suprensxovas sur la frunton.)
BORKMAN
(sxangxas tenigxon, kaj rigardas la envenanton per duone
seniluziigita, duone kontenta esprimo) Ho, cxu estas nur vi.
FOLDAL
Bonan vesperon, John Gabriel. Jes, efektive estas mi.
BORKMAN
(kun severa rigardo) Cetere sxajnas al mi, ke vi venas iom
malfrue.
FOLDAL
Nu, la vojo ja ne estas tiel mallonga. Precipe por iu, kiu iru
piede.
BORKMAN
Sed kial vi cxiam marsxas, Vilhelm? Vi havas ja la tramvagonon tute
proksime.
FOLDAL
Marsxi estas pli saniga. Kaj ankaux estas ja dek oeroj sxparitaj. --
Nu, cxu do Frida jxus estis cxi tie ludante por vi?
BORKMAN
Sxi jxus en tiu cxi momento foriris. Cxu vi ne renkontis sxin
ekstere?
FOLDAL
Ne, mi ne vidis sxin dum longaj tempoj. De post kiam sxi enlogxigxis
en la domo de tiu sinjorino Wilton.
BORKMAN
(eksidas en la sofo kaj montras mane al segxo) Bonvolu eksidu ankaux
vi, Vilhelm.
FOLDAL
(eksidas sur la rando de la segxo) Multajn dankojn (rigardas lin
pezanime) Ho, vi ne povas kompreni kiel soleca mi sentas min, post
kiam Frida eliris de la hejmo.
BORKMAN
Ho cxu, -- suficxe do restas por vi.
FOLDAL
Jes, Dio scias ke mi havas. Tute kvin uloj. Sed Frida estas la sola,
kiu iomete komprenis min. (peze agitas la kapon) Cxiuj la aliuloj
tute ne komprenas min.
BORKMAN
(sombre, rigardas antauxen kaj tamburas la tablon) Ne, jen la afero.
_Jen_ la kondamno, kiun ni opuloj, ni elektitaj homoj devas porti. La
amaso, la multo, -- cxiuj la meznombruloj, -- ili ne komprenas nin,
Vilhelm.
FOLDAL
(rezigne) Povigxus rezigni pri la kompreno. Kun iom da pacienco oni
povas ja cxiam atendadi pri gxi ankoraux ioman tempon. (kun
plorstrangulata vocxo) Sed estas io, kio estas ankoraux pli amara,
sciu.
BORKMAN
(ekscite) Nenio estas pli amara ol tio!
FOLDAL
Jes, estas, John Gabriel. Mi jxus nun havis doman scenon -- antaux ol
mi ekiris cxi tien.
BORKMAN
Cxu? Kial jeno?
FOLDAL
(ekdirege) Tiuj hejme -- ili malestimas min.
BORKMAN
(ekscitite) Malestimas --!
FOLDAL
(visxas la okulojn) Mi jam rimarkis tion longe. Sed hodiaux gxi vere
aperigxis.
BORKMAN
(iom silentas) Vi eble faris malbonan elekton, kiam vi edzigxis.
FOLDAL
Estis ja preskaux neniu elekto por mi. Kaj cetere, -- edzigxi oni ja
deziras, kiam oni komencas atingi iun agxon. Kaj tiel reduktita, tiel
genuestaranta kiel mi tiam estis --
BORKMAN
(eksaltas kolera) Cxu tio cxi estu akuzo kontraux mi? Riprocxo --!
FOLDAL
(timeme) Ne, pro Dio, J
|