ankaux tion fari, Ella. Sed
memoru, ke estis _mi_, kiu faris vin kapabla.
ELLA RENTHEJM
(ekscitita) En tio vi grande eraras, Borkman! Estis mia plej interna
kaj varma animo kaj koro por Erhart, -- kaj ankaux por vi, _tio_
pelis min!
BORKMAN
(interrompante) Kara, ni ne eniru en sentojn kaj tiajxojn. Mi
kompreneble opinias, ke kiam vi agis, kiel vi faris, estis _mi_ kiu
faris vin kapabla.
ELLA RENTHEJM
(ridetas) Hm, kapabla, kapabla --
BORKMAN
(fervore) Jes, gxuste kapabla! Kiam la granda decida frapo estus
farigxonta, -- kiam mi povis sxpari nek parencojn nek amikojn, --
kiam mi devis kapti -- kaj ankaux kaptis la milionojn, kiuj estis
konfiditaj al mi, -- tiam mi sxparis cxion, kio estis via, cxion kion
vi posedis, -- kvankam mi estus povinta preni kaj prunti gxin -- kaj
uzi gxin -- kiel cxion la ceteran.
ELLA RENTHEJM
(malvarme kaj trankvile) Estas vere kaj gxuste, Borkman.
BORKMAN
Tiel ja estas. Kaj tial, -- kiam ili venis kaj prenis min, -- ili
ankaux trovis cxion vian netusxita en la kelo de la banko.
ELLA RENTHEJM
(ekrigardas lin) Mi ofte pensis pri tio, -- -- kial vi vere sxparis
cxion tion, kio estis mia? Kaj sole nur tion?
BORKMAN
Kial?
ELLA RENTHEJM
Jes, kial? Diru.
BORKMAN
(akre kaj moke) Vi eble pensas, ke estis por havi ion sur kio apogi
min, se mi ne sukcesus?
ELLA RENTHEJM
Ho ne, pri tio vi certe ne pensis dum _tiuj_ tagoj.
BORKMAN
Neniam! Mi estis tiel neskueble certa pri la venko.
ELLA RENTHEJM
Jes, sed kial tamen --?
BORKMAN
(sxultrotiras) Je Dio, Ella, -- ne estas facile memori kialojn, kiuj
estas dudek jarojn agxaj. Mi nur memoras, ke kiam mi iris tie sola,
cerbumante pri cxiuj tiuj grandaj entreprenoj, kiuj estus
realigindaj, sxajnis al mi, ke mi estis anime tiel kiel mi imagis al
mi estron de aersxipo. Jen mi vagis en sendormaj noktoj, plenigante
grandegan balonon por veli supre trans nesekura, dangxeroplena
oceano.
ELLA RENTHEJM
(ridetas) Vi, kiu neniam dubis pri la venko.
BORKMAN
(senpacience) La homoj _estas_ tiaj, Ella. Ili kaj dubas kaj kredas
pri la sama afero. (por si mem) Kaj tial eble estis, kial mi ne volis
havi vin kaj la vian kun mi en la balono.
ELLA RENTHEJM
(en ekscito) Kial, demandas mi! Diru, kial!
BORKMAN
(ne sxin rigardante) Oni prefere ne prenas la plej karan kun si en
tia vojagxo.
ELLA RENTHEJM
Vi _kunhavis_ ja la plej karan en la balono. Via mema vivo de la
estonto --
BORKMAN
La vivo ne cxiam estas la plej kara.
|