gi homojn viziti sin?
FRIDA
Jes, venos multaj homoj, laux tio kion diras sinjorino Wilton.
BORKMAN
(impete) Sed kiaj homoj! Cxu vi povas diri al mi tion?
FRIDA
(iom timeme) Ne, mi vere ne scias. Nu jes, -- efektive mi scias ke
studento Borkman iros tien cxi-vespere.
BORKMAN
(mire) Erhart! Mia filo?
FRIDA
Jes, li vizitos.
BORKMAN
El kio vi tion scias?
FRIDA
Li mem diris. Antaux horo.
BORKMAN
Cxu li do estas cxi tie hodiaux?
FRIDA
Jes, li estis cxe sinjorino Wilton la tutan posttagmezon.
BORKMAN
(esplore) Cxu vi scias, cxu li ankaux estis cxi tie? Cxu li envenis
por paroli kun iu malsupre, mi aludas?
FRIDA
Jes, li faris viziteton al la sinjorino.
BORKMAN
(amare) Aha, -- kompreneble.
FRIDA
Sed estis fremda sinjorino cxe sxi, mi pensas.
BORKMAN
Nu? Cxu estis? Nu ja, al la sinjorino kredeble iuj foje venas.
FRIDA
Cxu mi diru al studento Borkman, se mi poste renkontos lin, ke li
venu ankaux cxi tien supren al _vi_?
BORKMAN
(akre) Vi nenion diru! Tion mi ne permesas. La homoj, kiuj deziras
viziteti min, ili povas veni meminstige. Mi petas neniun.
FRIDA
Do ne, mi nenion diros. -- Bonan nokton, sinjoro Borkman.
BORKMAN
(pasxadas cxirkauxe grumblante) Bonan nokton.
FRIDA
Eble mi povos malsuprenkuri la helican sxtuparon? Estas pli
rapide.
BORKMAN
Kompreneble, -- kuru vi la sxtuparon kiun vi preferas. Bonan nokton
por vi!
FRIDA
Bonan nokton, sinjoro Borkman.
(Sxi eliras tra la eta tapetpordo en la fono maldekstre.)
(Penseme _Borkman_ iras al la piano por fermi gxin, sed ne faras.
Cxirkauxrigardas en la impresa malpleneco, kaj komencas pasxadi sur
la planko de la angulo apud la piano kaj al la angulo fone dekstre,
-- la tutan tempon senripozema kaj maltrankvila tien kaj reen. Fine
li iras al la skribotablo, auxskultas transen al la tapetpordo,
rapide prenas manspegulon, rigardas en gxin kaj gxustigas sian
koltukon.)
(Iu frapas sur la tapetpordon; _Borkman_ tion auxdas, rapide
rigardas tien, sed silentas.)
(Iom poste denove frapigxas; cxi tiun fojon pli forte.)
BORKMAN
(staranta apud la skribotablo kun la maldekstra mano apogita sur la
tabloplato kaj la dekstra enmetita sur la brusto) Envenu!
(_Vilhelm Foldal_ singardeme envenas en la salonon. Li estas
kurba, ellacigita viro kun mildaj, bluaj okuloj kaj maldensa, longa,
griza hararo malsupren sur la jakokolumo. Teko sub la brako. Mola
felta cxapelo en la mano kaj grandaj kornkadraj okulvitroj, kiujn li
|