vi,
Ella.
ELLA RENTHEJM
Dio donu ke mi povus kredi tion.
SINJORINO BORKMAN
Sed vi ne longe retenos lin, vi vidos.
ELLA RENTHEJM
Pro vi, vi pensas?
SINJORINO BORKMAN
Pro mi aux -- pro sxi, la alia.
ELLA RENTHEJM
Do prefere sxi ol vi?
SINJORINO BORKMAN
(kapsignas malrapide) Tion mi komprenas. Mi diras la samon. Prefere
sxi ol vi.
ELLA RENTHEJM
Neniel konsiderante kien li fine portigxos --
SINJORINO BORKMAN
Sxajnas al mi, ke tio estus indiferenta.
ELLA RENTHEJM
(prenas siajn supervestajxojn sur la brakon) La unuan fojon kiam ni
du gxemelfratinoj samopinias. -- Bonan nokton, Gunhild. (Sxi eliras
tra la antauxa cxambro.)
(La muziko auxdigxas pli forte de supre en la salono.)
SINJORINO BORKMAN
(staras momenton trankvile, skuigxas, sxrumpigxas kaj flustras
senpere.) La lupo denove hurlas. -- La malsana lupo. (Sxi staras
momenton, kaj jen jxetas sin sur la planktapisxon, tordas sin vee kaj
flustras plende:) Erhart! Erhart, -- estu fidela al mi! Ho, revenu
hejmen, kaj helpu vian patrinon! Cxar mi ne plu toleras cxi tiun
vivon!
DUA AKTO
(La granda festsalono de pasinta tempo en la domo de la
Renthejmoj. Sur la muroj pendas antikvaj teksitaj tapisxoj,
montrantaj cxas-scenojn kun pasxtistoj kaj pasxtistinoj, cxio pale
senkolorigita. Sur la muro maldekstre estas duflugila pordo, kaj pli
proksime en la antauxo estas piano. En la angulo fone maldekstre
estas tapetpordo sen kadro. Meze sur la muro dekstre estas granda,
tajlita, kverka skribotablo kun multaj libroj kaj paperoj. Pli
antauxe cxe la sama flanko estas sofo kun tablo kaj segxoj. La mebloj
estas en rigida empir-stilo. Sur la pupitro kaj la tablo staras
eklumigitaj lampoj.)
(_John Gabriel Borkman_ staras kun la manoj dorse apud la piano
auxskultante al _Frida Foldal_, kiu sidas ludante la lastajn mezurojn
de _Danse macabre_.)
(_Borkman_ meze alta viro de firma, fortika staturo en la
sesdekaj. Distingita aspekto, bele formita profilo, akraj okuloj kaj
grizeblanka krispa hararo kaj barbo. Li estas vestita en nigra, ne
tute moderna kostumo, kaj portas blankan koltukon. _Frida Foldal_
estas bela, pala, dekkvinjara knabino kun iom laca strecxita esprimo.
Malricxe beligita en hela vestajxo.)
(La melodio atingis la finon. Silento.)
BORKMAN
Cxu vi povas diveni kie mi la unuan fojon auxdis tonojn, kiel tiujn
cxi?
FRIDA
(rigardas lin) Ne, sinjoro Borkman?
BORKMAN
Estis malsupre en la minejoj.
FRIDA
(ne komprenas) Nu
|