NJORINO BORKMAN
(malbone tusxata) Filo?
SINJORINO WILTON
Nu, _eduka_ filo do, sinjorino Borkman.
SINJORINO BORKMAN
Jes, tion vi do devas aldoni.
SINJORINO WILTON
Ho, mi pensas, ke oni havas pli por danki al bona nutropatrino ol al
la propra, vera patrino.
SINJORINO BORKMAN
Cxu vi mem spertis tion?
SINJORINO WILTON
Ho, je Dio, -- mian patrinon mi malmulte konis. Sed se mi estus
havinta tian bonan nutropatrinon, ankaux mi, -- mi eble ne estus
farigxinta tiel -- tiel malbonkonduta, kiel homoj diras, ke mi estas.
(turnas sin al _Erhart_) Do oni bele restas hejme cxe panjo kaj onjo
-- trinkante teon, sinjoro studento! (al la sinjorinoj) Adiaux,
adiaux, kara sinjorino! Adiaux, frauxlino! (La sinjorinoj salutas
mute. Sxi iras al la pordo.)
ERHART
(postiras) Cxu mi ne akompanu vin ioman distancon --?
SINJORINO WILTON
(cxe la pordo; averte) Ecx ne pasxon vi akompanu min. Mi bone
kutimigxis iri mian vojon sola. (haltas cxe la pordo, rigardas lin
kaj kapsignas) Sed gardu vin nun, studento Borkman; -- tion mi diras
al vi!
ERHART
Kial mi gardu min?
SINJORINO WILTON
(gaje) Jes, cxar kiam mi iras malsupren laux la vojo, -- sola kaj
forlasita, kiel dirite, -- mi provos jxeti runojn post vin.
ERHART
(ridas) Nu, tiel! Cxu vi nun volas provi _tion_ denove.
SINJORINO WILTON
(duone serioze) Jes, gardu vin nun. Kiam mi nun iros malsupren, mi
diros interne, -- vere el mia plej interna volo mi diros: Studento
Erhart Borkman, -- prenu tuj vian cxapelon!
SINJORINO BORKMAN
Kaj jen li gxin prenos, vi kredas?
SINJORINO WILTON
(ridante) Jes, kompreneble; li tuj kaptos sian cxapelon. Kaj jen mi
diros: Bele surtiru la surtuton sur vin, Erhart Borkman! Kaj la
galosxojn! Je cxio ne forgesu la galosxojn! Kaj tiam postsekvu min!
Obee, obee, obee!
ERHART
(kun devigita sxercemo) Jes, je tio fidu.
SINJORINO WILTON
(kun levita montrofingro) Obee! Obee! -- Bonan nokton!
(Sxi ridas kaj kapklinas al la sinjorinoj kaj fermas la pordon
post si.)
SINJORINO BORKMAN
Cxu sxi vere faradas tiajn sorcxajxojn?
ERHART
Ho, fore de tio. Kiel vi povas kredi tion? Estas nur sxerce.
(interrompe) Sed ni ne plu parolu pri sinjorino Wilton nun.
(Li devigas _Ella Renthejm_ eksidi en la apogsegxon cxe la
forno.)
ERHART
(staras iomete sxin rigardante) Ho, ke vi estas farinta tiun longan
vojagxon, onklino Ella! Kaj tio nun en vintra tempo?
ELLA RENTHEJM
Fine farigxis necese por mi nun, Erhart.
ERHART
Cxu? Kial do?
|