rhart --
SINJORINO BORKMAN
Erhart! Mia propra filo! Mia infano!
ELLA RENTHEJM
Jes, -- cxar tiam mi tuj revojagxos hejmen.
SINJORINO BORKMAN
(post mallonga pripensado, firme) Erhart mem elektu inter ni.
ELLA RENTHEJM
(rigardas sxin dube kaj necerte) _Li_ elektu? Jes, -- cxu vi tion
_kuragxas_, Gunhild?
SINJORINO BORKMAN
(kun malmola rido) Cxu mi _kuragxas_! Igi mian filon elekti inter sia
patrino kaj vi! Jes, tion mi efektive kuragxas.
ELLA RENTHEJM
(auxskultante) Cxu iu venas? Sxajnas al mi, ke mi auxdas --
SINJORINO BORKMAN
Do certe estas Erhart --
(Iu frapas rapide sur la antauxcxambra pordo, kiu poste senpere
malfermigxas. _Sinjorino Wilton_, festene vestita kaj kun
supervestajxoj, envenas. Malantaux sxi la _cxambristino_, kiu ne
ekhavis tempon por anonci, kaj aspektas iom konfuzita. La pordo
restas duone malferma. _Sinjorino Wilton_ estas iu frapante bela,
sxvelbrusta sinjorino en la tridekaj jaroj. Largxaj, rugxaj, ridantaj
lipoj. Viglaj okuloj. Ricxa, malhela hararo.)
SINJORINO WILTON
Bonan vesperon, kara sinjorino Borkman!
SINJORINO BORKMAN
(iom seke) Bonan vesperon, sinjorino. (al la _cxambristino_; montras
al la gxardena cxambro) Portu la lampon tien kaj eklumigu gxin.
(La _cxambristino_ sercxas la lampon kaj eliras kun gxi.)
SINJORINO WILTON
(vidas _Ella Renthejm_) Ho, pardonu, -- cxeestas ja vizitanto --
(_Erhart Borkman_ forte malfermas la duone fermitan antauxcxambran
pordon, kaj enkuras. Li estas juna homo kun helaj, bravaj okuloj.
Elegante vestita. Komence kreskantaj lipharoj.)
ERHART BORKMAN
(gaje sur la sojlo) Kio do! Cxu onklino Ella venis? (al sxi; kaptas
sxiajn manojn) Onjo, onjo! Cxu estas vero! Cxu _vi cxi tie?_
ELLA RENTHEJM
(cxirkauxbrakas lian kolon) Erhart! Mia kara bona knabo! Ho, kiel
granda vi farigxis! Ho, kiel bone estas revidi vin!
SINJORINO BORKMAN
(akre) Kion tio signifu, Erhart, -- cxu vi staras vin kasxante en la
antauxa cxambro?
SINJORINO WILTON
(rapide) Erhart -- Borkman venis kune kun mi.
SINJORINO BORKMAN
(mezuras lin per la okuloj) Cxu tiel, Erhart. Vi ne unue venas al via
patrino?
ERHART
Mi nur devis enrigardi momenton cxe sinjorino Wilton, -- por sercxi
etan Frida.
SINJORINO BORKMAN
Cxu ankaux tiu frauxlino Foldal kunestas?
SINJORINO WILTON
Jes, sxi staras ekstere en la enirejo.
ERHART
(parolas eksteren tra la pordo) Vi nur iru supren, Frida.
(Pauxzo. _Ella Renthejm_ atente rigardas _Erhart_. Li aspektas
gxenite
|