FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   5   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29  
30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   >>   >|  
honorigon? Kion vi pensas pri _tio_? SINJORINO BORKMAN Rehonorigon por nomo kaj honoro kaj bonstato! Rehonorigon por mia tuta mistraktita vivosorto, pri tio mi pensas! Mi havas iun rezerve, mi, vi sciu. -- Iun, kiu lavu _pura_ cxion, kion -- kion la bankestro jxetis en la koton. ELLA RENTHEJM Gunhild! Gunhild! SINJORINO BORKMAN (kreskante) Vivas vengxanto, sciu! Iu kiu rebonigos cxion, pri kio lia patro estas kulpa al mi! ELLA RENTHEJM Do Erhart. SINJORINO BORKMAN Jes, Erhart, -- mia mirinda knabo! _Li_ scios restarigi la parencaron, la domon, la nomon. Cxion, kio _eblas_ restarigxi. -- eble ankoraux pli. ELLA RENTHEJM Kaj laux vi kiel _tio_ okazus? SINJORINO BORKMAN Tio venu kiel gxi povos. Mi ne scias _kiel_ tio venos. Sed mi scias, ke gxi _venos_ kaj _devos_ iam veni. (rigardas sxin demande) Cxu -- Ella, -- cxu ne estas funde la sama, kion vi estas pripensadanta de post kiam li estis etulo? ELLA RENTHEJM Ne, tion mi vere ne povas diri. SINJORINO BORKMAN Cxu ne? Kial vi do zorgis pri li? Tiam kiam la sxtormo estis ekfuriozinta super -- super cxi tiu domo. ELLA RENTHEJM Tiam vi ja ne mem kapablis, Gunhild. SINJORINO BORKMAN Ho ne, -- mi ja ne povis. Kaj lia patro, -- li estis legxe ekskuzita, -- tie kie li sidis, -- tiel bone gardata -- ELLA RENTHEJM (en ekscito) Ho, ke vi kapablas eldiri tiajn vortojn --! Vi! SINJORINO BORKMAN (kun venena esprimo) Kaj ke _vi_ povus decidigi vin zorgi pri iu, -- iu infano de John Gabriel! Tute kvazaux tiu infano estus via propra -- Forpreni gxin de _mi_, -- kaj vojagxi hejmen kun gxi. Kaj reteni gxin cxe vi, jaron post jaro. Gxis la knabo preskaux estis plenkreska. (rigardas sxin suspekte) Kial vi vere faris tion, Ella? Kial vi retenis lin? ELLA RENTHEJM Okazis ke mi tre kore sxatis lin -- SINJORINO BORKMAN Pli ol mi, -- lia patrino! ELLA RENTHEJM (evite) Tion mi ne scias. Kaj aldone Erhart estis malforteca dum la kreskado -- SINJORINO BORKMAN Erhart -- malforteca! ELLA RENTHEJM Jes, sxajnis al mi, -- almenaux tiam. Kaj la aero tie fore cxe la okcidenta marbordo estas multe pli milda ol cxi tie, vi ja scias. SINJORINO BORKMAN (ridetas amare) Hm. Cxu? (interrompante) Jes, vi certe estas multe farinta por Erhart, vi. (sxangxas tonon) Nu, estas ja kompreneble; vi havas ja rimedojn por tio. (ridetas) Vi estis ja bonsxanca, vi, Ella. Vi sukcesis savi tion, kio estis la via. ELLA RENTHEJM (ofendita) Por tio _mi_ ne faris pasxon,
PREV.   NEXT  
|<   5   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29  
30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   >>   >|  



Top keywords:

RENTHEJM

 

BORKMAN

 

SINJORINO

 

Erhart

 
Gunhild
 

rigardas

 

ridetas

 
malforteca
 

infano

 
Rehonorigon

pensas

 

bonstato

 
reteni
 

vojagxi

 

hejmen

 
sukcesis
 

retenis

 
bonsxanca
 

honoro

 

suspekte


preskaux

 

plenkreska

 

ofendita

 
Forpreni
 

vivosorto

 

decidigi

 

pasxon

 

mistraktita

 

propra

 

kvazaux


Gabriel

 

Okazis

 

marbordo

 

okcidenta

 

interrompante

 

sxangxas

 
honorigon
 
almenaux
 
rimedojn
 

sxatis


patrino
 

kreskado

 

sxajnis

 

kompreneble

 

aldone

 

farinta

 

rebonigos

 

demande

 

vengxanto

 

kreskante