gxis hejme cxe vi en sekur'.
Sed grac' je la memoro."
-- "Pacigu lin Sinjoro!"
La Montarino
Sciigxis tagon
frostiga dir',
ke gxuste tiam
forpasis la vir',
ekzakte en sama horo.
Jen tremis Injo
en mens' kaj korp':
"Mi devos do vidi
fantomojn en hord'
kaj drauxgon longhararan."
"Vin, kara Injo,
kompatu Di';
pli bone estus
ke mortus vi;
vi trovus pacon en tero!"
"Sed klare vidi
preferas mi
al iri blinda
tra mondo cxi
sen eblo veron distingi!"
-- Poste vidigxis
subtera popol',
koboldo kaj nikso
kaj ogro kaj trol'
kaj drauxgo longharara.
Sxi foje murmuris
aspekte sen senc';
timigxis ecx propra
patrino en mens'.
Dirigxis: Mankas prudento.
En erikej'
inter montoj tri
la tutan vivon
pasxtadis sxi.
La Montarin' sxi nomigxis.
JULO
Junuloj
La duan tagon en temp' de Jul'
arigxas por danc' cxiu in' kaj ul';
cxe panjo ili kunvenas.
Kota kaj sxlima estas la voj';
gxi kusxas sub negxa pluv' kiel roj',
sed tamen cxiuj alvenas.
Ni scias ja kiel la juna kor'
post zorga penado en taga labor'
sopire al danco tentigxas.
Intensa la gajo kaj kara la gxoj',
kaj salt' cxevalida farigxas, oh hoj!
piedoj planken frapigxas.
Kaj trinkas la knab' por ioma kuragx';
li kante antauxas kun brila vizagx'
la varmajn manojn tenante.
Ho hej! svingigxas la brak' en felicx',
kaj poste saltglitas knabin' en la vic',
per blankaj dentoj ridante.
Kaj sxvelas gxoja la juna kor';
forigxas zorgo kaj pen' kaj plor';
la vivo soras kaj soros.
Ludas l' animo, ridas l' okul',
ardas la amo en kor' de l' junul';
li jenon cxiame memoros.
Sed kiam abundas troa drinkad',
vekigxas emo al bru' kaj batad'.
Envenas la Malbonulo.
Li sidas angule, ridanta la gap';
finigxas damagxo per murda frap'
je gxojo de l' Diablulo.
Misiras ofte knab' al mizer';
knabino spertas pri hont' kaj sufer';
la gxojofarigxas fiajxo.
Bonmaniere gajigxu ni,
kaj lauxdon donu al nia Di',
donanto de vivo kaj graco.
Festeno
Ho -- hej! Ludil'! Nun ekludas gxi,
por danca svarm',
kun rid' en larm',
ho venu, venu knabin' al mi,
ni ludu en ama duo.
Kaj longe pudoro fremdigis nin
en longa dezir',
en songxa sopir';
nun havas vi min kaj mi havas vin.
Hoj, kia grandega gxuo.
Memoru fojon sur verda herbej',
jen mi kun falcxil',
jen vi
|