Jen bono dum monta vag'!
Mi mangxu gxis sat' tie cxi;
Ni restu gxis fino de tag'.
Ho nam-nam, kia dolcxajx'.
Ho-hoj kiam tiel farigxas! --
La ej' estas tuta bluajx'!
Por pluraj tagoj suficxas.
Tia frand'! gxi fresxigas min!
Kvazauxas en regxa kastel'.
Gusto de bona vin';
jen kiel en dolcxa fabel'!
Se venus la urs', la grandul'!
lok' devus esti por ambaux.
Mi cedus por tiu plandul',
giganta, timiga ja ankaux.
"Bonvole," mi dirus nur,
"ne restu en sinretenem'!
Ja estas nura plezur';
vi servu vin laux la em'"
Se estus la ruza vulp',
gustigus mi lin per bato;
mortbatus mi lin pro kulp',
ecx se estus li frato de l' papo.
Sxteligxas ja kio ajn
far tiu maroda best'!
Li bone kondutas laux sxajn'
sen honto pro senhonest'.
Se estus la lupa poltron',
malica kiel kasisto,
per mia betulo-baston'
ricevus frapon sxtelisto.
De mia patrin' sen hezit'
sxirigxis besto kun id';
mi traktus lin laux merit',
se pelus lin nun avid'.
Sed se la gxentila junul'
altejen venus tenere,
ricevus li de la inul'
sur busxon alimaniere.
Babil'! kion pensas mi!
La tago jam pasas al fal' ...
atendas brutaro cxi; --
sopiras Dokka pri sal'.
Renkonto
Dimancxon sidas sxi en la dekliv';
kaj pri esperoj dolcxaj sxi pensadas;
la koro peze en la brust' frapadas;
vekigxas revoj al tremanta viv'.
Miragxo jen sur montokresto sxvebas;
sxi arde rugxas; -- jen la knabo venas.
Sxi foren volas en konfuz' kasxiri;
en sorcx' sxi tamen turnas sin al li;
salutas sxi al li kaj li al sxi,
kaj staras ne sciantaj kion diri.
Vortumas fine sxi el sia mir':
"Sed kara vi ... altkreska kiel vir'!"
Ridetas rugxa li, strecxante kruron:
"La knab' ne devas resti malfortul';
laboru li ja kiel plenkreskul'."
-- "Kaj jen, imagu, vi ricevis barbon!"
"Antauxe gxi ja tie estis;
sed eble gxi nun iomete kreskis."
Elaste li malantaux sxton' glitfalas.
El posx' mangxajxon tiras li kun rid',
ofertas knabgxenite por divid':
"Jen ovoj! Ilin mi por vi kunhavas."
Kun rid' sxi gxuste antaux lin sidigxas;
la brust' en trem', l' okul' al li fiksigxas.
Jen sidas ili tiun varman tagon.
Li provsxercante logas sxin al rid'.
Sxi gxojas kiel sur la brancx' birdid',
sed povas ne vigligi babiladon.
Nun kiam gxustas tempo por felicxo,
sxi sidas tie kvazaux en fremdigxo.
Li petas pri rakont', sed estas f
|