la sepdekaj kaj
okdekaj jaroj de sia tempo, kiuj verkis laux la naturalismaj ideoj.
En la nauxdekaj jaroj li forlasis tiun tendencon. La spirita vivo de
homo farigxis grava por li kiel filosofo kaj verkisto. Li tute
forlasis la naturalisman tendencon en la literaturo, kaj vivkoncepto
farigxis la vortoj de Sankta Mateo (16 26): "Cxar kiel profitus
homo, se li gajnus la tutan mondon kaj perdus sian animon."
("Kondamnita").
Laux tiu tendenco li verkis plurajn romanojn kaj la grandan
teatrajxon "La instruisto" (Lararen), en kiu li sekvis la ideojn
de Leo Tolstoj, kaj tiel li dauxrigis dum la resto de sia vivo.
"La Montarino, Injeto, la Vizianto" farigxis lia plej sxatata
verko. Granda nombro de la poemoj estas verkita laux popolaj
melodioj. Edvard Grieg, faris melodiojn jam kiam Arne Garborg vivis.
Kirsten Flagstad frue akceptis ilin por siaj koncertoj. Hodiaux
kantistinoj prezentas tiujn poemojn laux sia propra maniero per
memfaritaj melodioj. Ili akceptas la defion kanti ilin tiel kiel
ili en iliaj animoj travivas la amhistorion de Veslemey.
La trola parto de la poemaro ne estas tiel sxatata. Tamen estas tiu,
en kiu Arne Garborg donis sian universalan vivkoncepton kaj ankaux
siajn opiniojn pri la socia, morala, politika kaj ekonomia stato
inter la homoj je sia propra tempo. La homo estas tirita en aspekte
eternan lukton inter Bono kaj Malbono, kaj tiuj ecoj havas lokon en
lia propra animo. Tiuj ecoj aperigas sin en la cxiutaga vivo kaj
postulas cxiutagan lukton kontraux Malbono; kaj la cxiutagajxoj
respegulas universalan staton. Por montri tion Arne Garborg elektis
la folkloran mondon kun ties ecoj, kiujn reprezentas multspecaj
trolaj estajxoj, kiaj ja estas la multspecaj animaj statoj de la
homoj.
La titolo de la dua volumo de tiu cxi poemaro (En Infero) montras ke
Arne Garborg intencis montri al la homaro vojon al savo el Malbono
pere de Veslemey, Injeto. Sed unue sxi devis pruvi ke sxi estas digna
por tiu alta tasko. Sxi devis elradikigi el sia animo cxiun eron de
malico antaux ol esti matura por servo por la Kreanto. Tiel sxi
reprezentas la homon, aux alie dirite Nin Mem.
"La Montarino" estas tradukita island-lingven 1906 sub la nomo
"Hulithsheimar" kaj svedlingven 1916 sub la nomo "Ingrid Sierskan".
End of the Project Gutenberg EBook of La Montarino, by Arne Garborg
*** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK LA MONTARINO ***
***** This file should be named 24292.txt or 24292.zip *****
This a
|