."
-- Antaux la ekzisto de vivo.
"Kreskis Alvo"
-- la unua viro.
"Venis Azoj."
-- la norenaj dioj; tio signifas kulturo; tempo de la gxermanaj
popolaj migradoj (350-550 de nia erao).
"Kovris vilagxojn sub gruz' kaj sablo."
-- La "jotuno" devis kasxi sin en la rokoj, sed foje li elvenis por
kauxzi naturkatastrofojn.
"Degeneris
parencaro.
Krevis sub suno.
Eksxtonigxis
pro di-martelo
kaj blanka kruco."
-- komparu kun "Sur pasxteja monteto".
"Nun la gnomoj / estras la regnon."
-- pikvorto al la estrantoj de la socio je la tempo de la auxtoro
mem. Kritiko kontraux la registaro kaj la ministroj.
"nigraj libroj"
-- Komparu kun "Sorcxisto kun Vergo".
LA GRANDA LUKTO
La finaj kaj plej fortaj tentoj prezentas sin al Injeto, nome tiuj
ligitaj al la intimaj sentoj kaj deziroj pro la perfidita amo.
Paralele okazas sxangxoj en la naturo. Injeto metigxas en elekton
inter silenta akcepto de la sorto kaj venko pere de malico.
Sxi vekigxas
La spiritaj fortoj en Injeto en formo de la vizio de Lizabet', sxia
reaperanta fratino kaj gard-angxelo, ne cedas al la tentoj.
Peza momento
Neniu indulgo estas por Injeto. Sxi devas vidi la knabon rajdi al
nupto kun alia knabino. Tiel sxi metigxas al la fina provo. Sxi volas
morti, kaj renkonti lin survoje kusxante en la nigra cxerko. Tiel sxi
vengxus sin vekante lian konsciencon. Do Injeto ankoraux ne purigis
malicon el sia koro, kaj sekve ankoraux ne estas matura por servo al
la Kreanto.
En "Blua-Monto"
La belaj subterulinoj ofertas al sxi belecon, ricxecon kaj eternan
forgeson. Tamen tra la suferoj Injeto evoluis al supera homo. Sxi
rifuzas fugxi de sia sorto. La suferoj kiujn sxi spertis dum cxi tiu
tempo, estas sxia vivo, kaj sxi ne volas forgesi ilin, cxar tio
signifus forigi sin mem.
"Cxu vi estingos afliktan flamon?
-- Por nenio perdu mi mian amon."
Libera
Injeto estas nun malpleniginta la kalikon, kaj estas preta por servo
al la Kreanto kune kun la "muzo de sagxec'". Tiu servo estas
priskribita en la dua volumo de la poemaro, "En Infero".
LOKO DE "LA MONTARINO" EN LA NORVEGA BELETRISTIKO
Arne Garborg naskigxis kamparano. Li volis farigxi verkisto, kaj
terkulturado ne logis lin. La sola vojo el kampara vivo estis tra
instruista lernejo. Li havis brile klaran cerbon kaj plenumis la
ekzamenon. Li translogxigxis al la cxefurbo, kie li studis en la
universitato. Li aligxis al la radikalaj verkistoj en
|