FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   >>  
rmentas per sxira blov'. Malbonas temp' pro drastaj sxangxigxoj de la veter'. Estas la luktoj lastaj gxis venkos primaver'. En "Blua-Monto" Pluva pendas l' aero. De brancxoj kaj vergoj gutadas. Nigra, humida elmara nebul' cxion aspergadas sub volvigxanta nuba rul'. Kaj al la okul' distingeblas nek kampo nek korto nek turo. Kvazaux glutita de akva inund' kasxigxas la land' en obskuro. Aspektas la ejo mara profund'. En erikejoj malhelaj kolektas Injeto la sxafojn. Tondro de l' maro vokas en sxi pense pezigajn imagojn. Ekglitas sxi trete sur glaci'. Sorcxigxas sxi en nebulon, plurfoje sxi devojigxas. Vokas sxin kri' kaj vaganta susur', sorcxajxoj en vivon vekigxas; auxdigxas mistera rivera murmur'. Supren el profundejoj levigxas sxvebantoj ombraj. La nikso sur sia duona cxeval' kaj troloj vilharaj sennombraj sin sxovas antauxen amase el val'. El mont' kaj rokaj kavoj rajdas vicoj elsongxaj antauxen super profunda marcxeg' kaj laux la vojoj longaj kun tinta bruo kaj mugxa krieg'. Dum tie sxi vagas en revoj, de vunda memor' sxi sxirigxas, en elf-danc-ringo trovigxas sxi, kaj tie sxi ensorcxigxas kun mur' de nebulo cxirkaux si. * Injeto en mir', pro sorcxa fort', staras meze en regxa kort'. De domoj kvarflanke sxirmita mond' kusxas kviete sub luna rond'. Cxirkaux la mola korta herbar' staras portiko sur arka ar'. Portas kolonoj el pura argxent' orajn frontonojn sub doma tegment'. Arkoj kunligas kolonojn sub tur'; drak' kaj serpento meandras sur mur'. Alte lumas la regxa kastel'. Flamas el kupro tegment' al cxiel'. Glimaj turoj etendas sin kun oraj kokoj sur pinta fin'. Sorcxita sxi vidas ke paron post par' elvenas la kortegana ar'. Argxento kaj oro kaj blanka lin' orname radias de cxiu knabin'. Sonoriletoj per tinta sonoro emociigas Injeton al ploro. Eksekvas saltodanco sen brid'. Tirigxas Injet' inter plor' kaj rid'. Kaj fine jen melodi' tiel bela, ke sentas sxi sin en felicxo cxiela. Dancas knabinoj kantante al Injo: "Cxi tie vi vivos cxiam en gxojo. Jen vidu la regxon! Se nun vi restos, kronon el oro kaj floroj vi portos." Jen vidas sxi sub la arkajxa or' regxon staranta en brila kolor'. Purpura vestajx' kiel rugxa sango, krono el oro laux regxa rango. Regxa vergo kun flava fla
PREV.   NEXT  
|<   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   >>  



Top keywords:

tegment

 
antauxen
 

Injeto

 

regxon

 

staras

 

serpento

 
meandras
 

etendas

 

kastel

 

Sorcxita


Glimaj

 

Flamas

 

kolonoj

 
kusxas
 
kviete
 

Cxirkaux

 

sxirmita

 

kvarflanke

 

sorcxa

 

frontonojn


kunligas
 

argxent

 
portiko
 

herbar

 
Portas
 
kolonojn
 

knabin

 

restos

 

kronon

 
portos

floroj
 
kantante
 
knabinoj
 
arkajxa
 

staranta

 

Purpura

 

vestajx

 

Dancas

 

cxiela

 
sonoro

Sonoriletoj

 

emociigas

 

Injeton

 
Eksekvas
 

Argxento

 

kortegana

 

blanka

 
radias
 

orname

 

saltodanco