o estas unu el la plej belaj en
la tuta poemaro:
Jen gxermas tig', burgxon' en sxvel',
kaj suk' levigxas sub la sxel'.
Ho, dolcxa sent'! Vekigxas gxi ...
Beate juna estas mi!
Sur monta vojeto
Homoj vivas sub devigo de la destino. Injeto estas destinita al
pasxtado kie abundas troloj. La Kreanto donis al sxi tian postenon.
Sxi ne povas forfugxi de gxi. Cxiu homo devas akcepti la postenon en
la vivo kien la Kreanto metis gxin malgraux obstakloj kaj tentoj:
Jen blokas roka mura front'
por vid', anim' kaj sens'.
Per griza kruta krest' de l' mont'
barigxas mia mens'.
La gxentila knabo
Per cxi tiu poemo komencigxas la amrilato de Injeto. Gxis nun Injeto
luktis kontraux eksteraj tentoj, ekzemple ricxeco, belaj vestajxoj,
oro kaj argxento, vivo en kastelo. De nun la persona, interna
ricxeco, nome la amo, estas la temo kiu anstatauxas la trolan mondon.
Kiel reagos sxi se sxi estos elmetata al provado rilate al tiu amo?
Sur la pasxteja monteto
La fabelanta kapablo de Injeto kreas scenejon kie luktis la gigantoj
sen alia celo ol frakasadi, kaj sxi imagas al si la batalojn, kiuj
havas post si la krutejojn kiel memorajxojn. Komparu kun "Kanto de
Gumlo".
Dokka
Amo al la bovino kiun Jon karesis.
Injeto sopiras
Kortusxe bela bildo de la familia vivo kiel gxi realigxas en la
sopiro de Injeto kaj en la reala kampara vivo.
Mirtelejo
Humurplena bildo de pasxtista tago; kaj Injeto cxiam fabelas ecx por
si mem.
Renkonto
Atendo kaj sopiro kvazaux brulas en la interno de Injeto. La sango
fluas pli forte je la vido -- je la miragxo kiu sxvebas al sxi.
Kortusxa bildo de renkonto inter knabo kaj knabino, kiuj ankoraux ne
estas certaj pri la sentoj, kaj ankoraux ne povas paroli libere. Do
la naturo devas helpi ilin: Tondro, eta sxirmejo malvasta, sopiro,
juna brako celas, kolo, premo kunen.
Kaprida danco
Poezie ritma ludo kiu redonas la viglan kuran ludon de la du en ilia
unua amo.
Amo
La ama sento kiel gxi riveligxas en la koro de la knabino.
Arbar-gxoja
Kroma ekzemplo pri la ege ricxa metriko en tiu cxi verko. Ne oftas
strofaj poemoj krom la kantoj de la gnomo, kiuj havas la saman
metrikan sistemon.
Demando
Sxercmoko pri supersticxo kaj skeptikismo. Samtempe vorta lukto inter
edzo kaj edzino. Ne estas malfacile kompreni, ke estas viro kiu
verkis la poemon.
Bovin-voko
Balance kanta ritmo en la versoj.
Malbona tago
La unua provo
|