o de la peko, sed ankaux severa provo por sxi. Cxio okazanta
estas iel ligita al kauxzoj. La korpa malsano sekvas al spirita
strecxego. Por Injeto ne estas sole fizika malsano. Sxi baraktas sur
pli alta nivelo kontraux malico kaj fiajxoj:
Injeto kusxas delire,
lamentas en halucinoj.
Kun monstroj kaj drauxgoj baraktas sxi,
kaj murmuras pri lunluminoj.
Negxego
Terura vintra sxtormo okazas paralele kun la malsano de Injeto. La
lukto inter bono kaj malbono farigxis universala:
Sur Skarekula en roka tru',
dancejo satana dum Julo,
kunsidas vice trolinoj dek du
sorcxantaj per rauxka ululo
estingon de l' sun' en nebulo.
Se ili atingos al sia cel',
por troloj estus konkero;
la viv' estingigxus treme en gel';
kaj regus mallum' sur la tero.
kaj kovrus cxion glacxero.
La drako
Poezio estas la armilo de la poeto. Arne Garborg multe pensis pri la
ekonomia stato en la kamparo. En ekonomie premaj tempoj la kamparanoj
devis hipoteki siajn bienojn aux pagi la sxuldojn per vendo de siaj
kampoj. Garborg donas en la poemo "La Drako" ekzemplon pri la mizera
stato de la etuloj en la kamparo. La patrino en tiu cxi poemaro estas
tute senhelpa kontraux la potenco de la kapitalo kaj kontraux
senindulga ekonomia sistemo en la socio. La verkisto tenas sin al la
folklora tradicio, kaj en la poemo la kreditoro sxajnigas sin
bonanima ricxulo, kiu ruze helpis la Patrinon, sed Injeto vidas la
veron. Li estas la drako de Infero, kiu glutas cxion sur sia vojo.
La helpo
La folklora popola kredo rilate al la religio, do kun kredo al
transnaturaj fenomenoj, estas libere utiligata de la verkisto. La
pastro havas same sorcxan kapablon kiel la subteruloj:
"Benu kaj gardu vin la Sinjor',"
li diras la pregxon dian;
"okulo lia prilumu vin,
kaj donu li pacon sian!" --
Gxuste la samaj vortoj estas uzataj en la norvega diservo.
Je sunsubiro
La eksteran bildon donas la sunsubiro vidata ekde la apud-mara plata
lando "Jaren", sed "feolando" kompreneble estas la spirita lando kiun
la poeto vidas en sia animo, iu spirita celo por la vivo kaj al kiu
li sopiras, iu onta hejmo por homaro kiu finvenkis en la lukto
kontraux la Malbono.
La poemo estas mirinda flamo de koloroj. Komparu kun _Vekigxas_.
Printempa tag'
Paralele kun la veno de la printempo Injeto sanigxas. La temoj de la
poemoj trovigxas nun en sxia propra psikologia, cxiutaga rilato al la
okazajxoj cxirkaux sxi. Cxi tiu poem
|