_)
kanto
-- 1) Kanto kun muzika melodio. 2) Deklamado, ekzemple la
Edda-kantoj, kaj cxi tie "La Kanto de Gumlo".
drauxgo
-- Martrolo aux reaperanto.
Mons
-- Nomo de virkato.
Lars / Per
-- Virnomoj.
Manjo
-- Virina nomo.
Holand / Vatn
-- Nomoj de bienoj.
huldro
-- Ege bela subterulino, kiu pasxtas la brutaron samloke kie la
homoj, sed nevidata krom hazarde foje. Sxi havas voston.
saltodanco
-- La norvega danco "Springar", nesimetria triritma.
Haukeli
-- Montara regiono inter orienta kaj okcidenta Norvegio.
skaras
-- Onomatopeo; la sono kiun eligas la pigo.
erikserpento
-- Mitologia serpento kiu kreskis al drako kaj kusxis
cxirkaux la domo de princino.
Skarekula
-- Monto kie Satano kaj gesorcxistoj kunvenas. (Blokksberg)
Hauxgastad
-- Hejmbieno de Injeto.
Amund / Jon
-- Virnomoj.
Brot
-- La bieno de kie venas Jon. "Brot" = novkultivejo.
Skarebrot
-- "Skar" = fendo.
Dokka
-- Ofta bovina nomo kun signifo "Pupo".
vaglumo
-- Lampiro, lumvermo.
galdro
-- Sorcxado; vorto el la norena mitologio.
Hel
-- Norena nomo de Infero. Ankaux nomo de la norena estrino de tiu
loko.
Majstro
-- La Kreanto
Gro
-- Virina nomo.
Knut
-- Virnomo.
Jotuno
-- Giganto.
fimbulvintro
-- Ege severa vintro. Unue prirakontata en "Voluspa"
di-martelo
-- La martelo de la Tondro-dio Tor. Jxetinte gxin li cxiam trafis
giganton mortige, kaj la martelo reen flugis en lian manon.
blanka kruco
-- Kristanismo oficiale decidigxis en Norvegio en la jaro 995 de la
regxo Olav Trygvason.
Ragnarok
-- Fino de la mondo. Fina lukto inter la dioj kaj la gigantoj, aux
inter kulturo kaj primitiveco, aux inter Bono kaj Malbono, aux inter
Dio kaj Satano. Priskribita en la Edda-kanto "Voluspa".
meandras
-- Serpentumas. En la helena arkitekturo serio de kurbigxoj en ornama
linio laux la randoj ekzemple de frontonoj. En norvega mezepoka
arkitekturo tio reprezentigxas per drako kiu meandre beligas ekzemple
ambauxflanke portalojn de fosto-pregxejoj.
KLARIGOJ
Prologo
La prologo fakte estis verkita post la plenumigxo de la tuta poemaro.
La poeto dedicxas sian verkon al la pejzagxo de Jaren, la vasta
apudmara platajxo en sudokcidenta Norvegio sude de la urbo Stavanger.
Agrikultura regiono kaj bestobredado. Sxafoj pasxtigxas en la
deklivoj de la malaltaj montoj iom interne en la regiono. Tiu
pejzagxo donis la poezian kad
|