Injeto faras sian cxiutagan laboron en la bovinejo en akordo kun la
gnomo de la bieno. Laux folkloro cxiuj bienoj havas sian gnomon, kiu
gardas precipe la bovinejon.
"kun la kat' dancadas"
-- Unu el la sxercemaj versoj en tiu cxi serioza poemaro. Gxi
spegulas la rilaton inter la homoj kaj la bonvolemaj gnomoj
(Norveg-lingve: "Nisse" aux "tuftekall") La biena gnomo estis
malalta kaj havis rugxan trikitan cxapon.
Rimarku la oftan sxangxon de metrika sistemo inter la opaj poemoj.
Cxe la fajrejo
En la kamparo estis kutimo vespere kolektigxi en la hejmo de iu kiu
lerte povis rakonti, kaj tiu estas Injeto. Sxi havas nekutiman
kapablon rakonti kaj memori kaj vidi plion ol aliuloj. La vilagxanoj
ankoraux ne komprenis la supernaturan vizian vidkapablon de Injeto.
Estis por la auxskultantoj nur fabloj, kion sxi rakontis, tamen
realaj. La vizia kapablo rivelas sin en "La vidajxo".
"nupton festos vi"
-- La huldroj provis logi al si virojn. Tiel ili havigis al si
eternan vivon, kion subteruloj ne havas.
Vidu la antauxlastan strofon: "povintus savi vi ambaux nin".
"trancxilon"
-- Kiel la biblio, nomoj de sanktuloj, la signo de la kruco ankaux
nuda sxtalo rompus la sorcxon.
La pasero
"Veslemey" (prononco: --mej)
-- Norveglingva karesnomo de Injeto kiu vere baptigxis "Gislauxg". Je
Julo estas kutimo meti garbon sur stango cxe la ponto de la fojnejo
kiel Jul-donacon al la birdoj.
Kantigxas
La subteruloj provas tenti Injeton per cxiaspecaj valorajxoj kaj
brilajxoj. Sxi estas en la sama situacio kiel Jesuo sur la monto.
(Mateo IV). Argxenta sxpinilo estas en folkloro kutima donaco por
logi inojn.
"tago"
-- la mondo de la homoj kie la suno lumas. La subteruloj ne toleras
la sunlumon. Al ili donas lumon oro kaj argxento kaj aliaj glimaj
valorajxoj el la rokoj. Por logi Injeton la subterulo devas favore
priskribi la subteran vivon.
La stato de la vetero korespondas al la anima stato de Injeto. Tiel
la verkisto donas paralelan evoluon inter ekstera realeco kaj tranca
animstato, kaj tiu lasta atingas spiritan realecon.
Antauxsciigo
Injeto vidas la reaperantan fratinon Lizabet', kiu estas kvazaux sxia
gard-angxelo. Sxi inicas Injeton al supera servo post kiam sxi trinkis
la enhavon de la kaliko. Tiu trinkajxo reprezentas la dolorigajn
spertojn, kiujn sxi trapasos dum cxi tiuj 70 poemoj. La Kreanto metas
sxin antaux vico de provoj por vidi cxu sxi estas matura por eniri en
lian servon
|