o estas en
kaj inter la homoj.
"Nun suben kaj norden drivas la hord',"
-- al neniigxo -- al Infero aux al glacia trola mondo. Esprimo el la
antikva lingvo. Iu iom pesimisma vivaspekto. La lukto kontraux
malbono ne havos finon. Optimisma kontrauxo trovigxas en la poemo
"Negxego".
Estas du gravaj kialoj por la subteruloj logi al si Injeton. Sxi
estas la sola kiu povas travidi ilin kaj ilin senvualigi. Due estas
dirende ke pro sxiaj kapabloj gravas gajni sxin kiel kunbatalanton en
la lukto inter la bono kaj la malbono en la mondo. La malbonaj fortoj
logas al si talentulojn. Tamen se temas pri moralo, novuloj devas
esti cerbolavataj por ke ili tute akceptu la vivkoncepton de la
subteruloj, kaj ke ili tute forgesu la homan vivon kaj moralon.
Rimarku la molan transiron cxi tie al nova temo kaj nova metriko:
... Dolcxe kiel plor'
sonas harp-sonor';
logas ama sent'
kvazaux milda vent';
flata la lul',
kiel onda rul'
dormigxas gxi en songx-trankvilo;
vekigxas el silent',
sxvelas en potenc',
kiel sxauxm-susur'
en la mar-murmur';
el la dorma cxarm'
sxvebas tona svarm'
amovarma, dolcxa trilo ...
EN LA PASXTEJO
La verkisto metas Injeton en naturan medion. Tiel li sukcesas
priskribi sian propran hejman regionon kun klimato kaj birdoj kaj
aliaj bestoj. Jen la ekstera kadro de la tuta poemaro. Estante
simboloj la spiritaj rivelajxoj do celas kaj aludas al reala homa
vivo.
La vento-troloj
Tute realisma, sed samtempe poezia priskribo de la ventoj en tiu
regiono. La fina strofo ligas tiun poemon intime al la anime intensa
evoluo de Injeto.
Ne estas facile
Realeca priskribo de pasxtista vivo en tiu regiono. Samtempe la
interligo kun la subteruloj farigxas pli videbla, kaj la subteruloj
farigxas pli kaj pli realaj estajxoj.
Birdoj
Cxarma kaj petolema priskribo de la birdoj en la cxirkauxajxo de la
bienoj en Jaren. Estas la verkisto mem kiu ekstaras en la poemo. La
kompato kun aliaj estajxoj kaj malbona konscienco pro malbona konduto
ligas la sentojn de la verkisto al la ideo kaj temo de la poemaro.
Postuligxas pura animo:
Ovojn belajn mi trovis en nesto.
Sekve rabigxis gxi.
Birda patrino dolore pepis;
-- neniam plu faros mi.
Pluvio, la bela bruna birdo,
velurflugila trezor';
kiam sxi fajfas en erikejo,
varmigxas en mia kor'.
Je somermezo
Estas bona ekzemplo cxi tie kiel vizio grade malkasxas sin al Injeto:
jen trikajx
|