cxisto kun hakilo
Bonstatajn vilagxojn incitas mi
al inter-batalado;
okjara rikolt' disipigxas pro gxi
per nura oktaga luktado.
Sorcxisto senzorgema
Senpova la ul' kripliginte sin
hakinte for la pugnon;
predikas mi pacon al la kokin'
antaux ol ligi la vulpon.
Sorcxisto kun vergo
Etulojn en monton mi sorcxas sen hont',
kaj sklavaj ilin vestigas;
ne vidos ili ekster la mont';
per libro l' okuloj kovrigxas.
Sorcxisto kun sako
Sako plena je pek' kaj horor'
pezigas la sxultran paron;
per serur' kaj katen' el argxent' kaj or'
mi sorcxis la tutan homaron.
Delire misvoje iras povrul',
l' animon turmentas plagoj;
sur mola lito tordigxas ricxul',
putrigas lin bonaj tagoj.
Sorcxisto kun skurgxo
Estru mi laux propra vol',
kaj pensu mi por cxiuj;
antauxas mi, kaj sekvu popol';
kiel mi gloradu neniuj.
Duvizagxa sorcxisto
Mi sorcxas la rojon; ne fluu gxi;
krepusko regu la vivon;
antauxen kaj reen volas mi;
kaj dekstren samtempe kun liven.
Statas kampar' kiel morta lag'
kie strangaj bestoj putrigxos;
nenio instigas je nokt' aux tag',
marcxo gxi baldaux estigxos.
Cxeval-hxirurgo
Spacan ejon havu etul'
kaj estru etulmaniere;
sobigas cxion tiu ul',
kaj igxos en mondo mizere.
Kiu kreigxis al granda afer',
sidu stulte gxentile;
mi trancxas, kaj sen sia vira ekster'
laboros li poste sxpinile.
Insidanta sorcxisto
Ofte fatalon spertis mi;
nun ruze per sorcx' agitas;
mi inter-malicon vekas per fi',
kaj perfide erarigas.
Se gajnas vi ne per honesta far',
vi certe fiule prosperos;
mi tion instruis en vilagxar';
per tio gxi multe suferos.
Viro kun busxumo
Lernigas mi homojn pri kasxa perfid'
kaj prefero de trompa konduto;
similas al mi pli ol unu homid'
akceptanta maljuston en muto.
Nigramanteluloj
Psalmojn kaj pregxojn mi en murmur'
remacxas kun evangelio,
gxis homoj kredas: Jen voj' de l' natur'!
-- kaj forgesas la volon de l' vivo.
Sorcxistego
Altule mi pasxas tra l' vilagxar',
postlasas neniun faregon,
ke tiu lerninte laux mia far',
ne fidu plu iun grandegon.
Eta sorcxisto
Mi havas ilon en mia malfort':
Se iu distingigxas,
mi klacxon per ruza, venena vort'
sekrete disvastigas.
Etuloj gxojas en sia atend',
pensantaj etul-malice;
grandecon kotsxmiras mi per ofend',
kaj sekvos min ili lauxvice.
Skeleto
Cxiujn
|