m' el sub tuf'
kun kornoj sur kapo kaj kapra huf'.
Neniam vidis vi barbon tian;
atingas gxi magran kruron lian.
Neniam vidigxis tia hauxt';
sulkigxas gxi cxirkaux gnoma pauxt'.
"Kuradis mi plenajn jarojn centojn.
Neniam mi spertis pli varmajn ventojn.
Ol vin mi ne vidis pli belajn inojn,
sed tamen vi dauxre pasxtas sxafinojn.
Vi estas en la dekoka jar',
ankoraux virga sen svatanta ar'.
La mondo estus ja sxangxigxinta,
se vi ne estus edzinigxinta.
La mondo estus nur stulta afer',
se vi ne ricxigxus per or' kaj ter'.
Sed ne auxskultu la Blu-mont-ulon,
tian senkornan flavbekulon.
Auxskultu ne al la Blu-mont-ul',
senpantalona malricxul'.
Ne fidu lin, li nur flate blagis;
patrino lia almoze vagis.
Laux via volo mi estos viro
por kontentigi vin laux deziro.
El tuk' kovranta vian koron
eltiros mi vian am-doloron.
El gxi mi tiros vian malamon;
sxi gxin ricevos mangxe kiel salon.
Sxi morgaux kusxos kun vea kri';
post du semajnoj silentos sxi."
Injet' malligas legxeran tukon;
sed haltas tuj; cxar sxi sentas kulpon.
Cxu fari? Voli? -- Sxi malicigxas.
Detiras tukon; gxi al gnom' donigxas.
"He -- he!" la gnomo en gxojo mekas;
"sed pagon havu mi," tuj li blekas.
"Kiam tomben sxi portigxos,
Al mi Injeto fiancxinigxos.
Neniam sentu vi plu doloron.
Sur vin pendigos mi brilan oron.
Mi ne fanfaronas en nura vent'.
Bovinojn mi havas gxis dek du cent.
Porkojn je nombro de sxtonoj en sablo
mi havas, kaj sxafojn trans nombra kapablo.
Grundon mi havas gxis mont' sub la stelo.
Ricxa mi estas, kaj lustras el belo.
Kornojn mi havas, bravulan signon.
Postajxe la vost' donas kroman dignon.
Por vi plej bona fiancx-omagxo
de ricxa vir' en la gxusta agxo."
"Ne volas mi! Ne mortu sxi!"
eligxas el Injo pentema kri'.
"Foriru! Redonu al mi la tukon!"
Sxi pregxe faras per brakoj krucon.
For estas tuj la saltanta gnom';
la tuk' postrestas cxe griza sxton'.
Sur tufa roko kusxas tuketo;
pro penso malica tremas Injeto.
Maltrankvilo
Mi kiel fartos, Dion forgesanta,
kun kor' en ama pasi' revanta?
Mi kiel fartos laux certa sci'?
Min mem ja forperdigis mi.
Neniam mi min relevi povos.
Neniam plu mi min mem retrovos.
Barigxis vojo kaj ecx esper'. --
Per vi mi savus min el sufer'.
Pregxo
Cxiela regx', ho helpu min!
Mi luktas en
|