un la nova trol';
eksonas gxoja kri';
Sxtormas hurlo de l' tuta popol',
kreskante pli kaj pli.
"Li fidas! Li estas de nia skol'!
En la gregon!"
Por jxuro je la sennoma grandul'
krifojn Satano eklevas.
"El mia potenc' estu vi potencul';
mi jxure tion promesas.
Eterne mi prenas vin mia subul',
en la gregon!"
Stela falo
Pasxas antauxen olduloj,
inoj kaj poste viroj;
Cxiu raportas el vilagxar',
pri siaj malicaj iroj;
kontenta Satano pri tia far'
ridas al cxiuj.
*
Laponino
Malsanaj mi sorcxas bestojn kaj homojn
kaj sendas la musxojn flavajn;
rompas mi pacon, vekas sxtormojn,
fidiras vortojn malpravajn.
Vagantino
Sxteliston malsxlosi lernigas mi,
trankvilon dum murd' al murdisto;
la lakton al sango sorcxigas mi,
mortfalu la best' cxe l' melkisto.
Ore vestita virino
Kreskigas mi inter knabo kaj in'
malfidon per fia vortero;
ja kiam kverelas edz' kaj edzin',
forvelkas herbo sur tero.
Malgrasulino
Malicon cxe viroj vekas mi,
per pens', kiu fidon detruas;
mi scias ke kiam ekflamas envi'
facile mi mavon instruas.
Gxibulino
Gxentilajn virojn kun firma sinten'
kaj fid' je si mem mi ne sxparas;
malkuragxigas mi per venen',
kaj ilin perfidaj faras.
Strabulino
Transturnas mi vidon de dolcxa in';
kontenton neniam sxi sentu;
al trol' kaj vagul' sxi forjxetu sin,
en morton sin tiel lamentu.
La viv' aridigxas en frida mens',
kaj suben la dorso kurbigxas;
la koro farigxas glacio sen sens',
kaj cxio pri sxi malsanigxas.
Sorcx-kuiristino
Se bebon naskas in' post perfid',
pro mia sorcx' sxi deliros.
Kasxe al morto velkos la id'.
Por Julo mi gxin kuiros.
Duone nuda trolino
Kuras sorcxita knab' kun mi
gxis karno kaj cerb' moligxas;
fine bebe vindita li
solece, putre foligxas.
Virino kun okulvitroj
Mi volas ke velku la viv' en burgxon';
per tio gxis nun ni altigxis;
mi vekis la inon el stat' de sindon',
kaj sxin postuli lernigis.
Sxi fortas en sia eltrudem',
sxi cxion parceligos;
kaj se la vir' ne naskas mem,
sxi ne sin edzinigos.
Sorcxisto kun bovlo
Se viron ni ligu al obeem',
ne sxparu ni fresxan bieron;
lamigxu per gxi lia estra em';
dormigos ni lian fieron.
Nuda sorcxisto
La progresema hom' en labor'
malfacile kaptigxas; --
sed per sia perlaborita or'
de mi al luks' li logigxas.
Sor
|