vin en fido.
Jen kiam vintrostelo montros sin,
ni Antaux-Julon estos festenantaj,
kaj nevideble monten levos vin;
ne timu, cxiuj estas vin sxatantaj.
Pri tio scias ne la vilagxaro.
Amik' reportos vin el la montaro."
La huldro velkas for en cxeaj pratoj.
Vekigxas el duona dorm' Injet',
kaj flugas sammomente for videt'
per de lagopo bruna flugilbatoj.
Sxi gapas per l' okul' en songxo cxi.
Memoroj hejmaj tuj forgesis sxi.
SUR TROLA MONTO
Vekigxas
Velkas luno post volba ir'
sude en horizont';
steloj en sorcxa, svarma delir'
falas el stelara pont'.
Blovas el nordo la vintra spir'
super la montoj.
Nigra nokto vastigas sin,
vindas la teron en brum';
elen el fendoj kaj el ravin'
flagras blua vaglum'.
Rid' resonas laux roka spin'
super la montoj.
Trancxe sxira trumpeta signal'
krias de l' monta pint';
viglas kurbuloj en kruta val',
rampas el rok-labirint'
subteruloj al festival'
super la montoj.
Vintra lumo vekigxas en nord',
strecxas la verdajn arkojn,
pelas susure sub volba pord'
antauxen frostajn sparkojn;
brilas argxente la flamo-hord'
super la montoj.
Treme pafigxas la flama glim'
super la alta montej';
sxtale frida glacia senfin'
radias sur kruta rokej'
vibre en danc' sur roka spin'
super la montoj.
Strecxas sin lum' super pint-kulmin',
ligas radiojn en nodon,
sxutas sin dise vibra glim',
formas tendan volbon.
Staras jen hal' el radi-gobelin'
super la montoj.
*
Kiam ordigxis tiu pulul';
kracxas trumpeto sonegon; --
venas bruege la nigra ul',
eksidas li sur la Sxtonegon.
Fajre ardas lia okul'
super la montoj.
Jen alvenas drauxgoj,
klakas krur' kaj brak';
donis sin ili al Hida Ul';
sekvis eterna plag'.
Fride susuras kant' el tumul'
super la montoj.
Venas saltanta kaprulo,
fulga nano kaj gnom',
nikso, drauxgo kaj reaperant'
el sia enmonta dom',
cxiu sepmejloj-pasxa kurant'
super la montoj.
Venas trol' kaj trolino
tra dezertaj altejoj,
rajde sur balail' kaj baston'
sorcxante per akraj blasfemoj.
Terure ululas la galdra ton'
super la montoj.
Kolektigxis la greganar',
praaj kaj ankaux novaj:
grake grincas el trola ar',
el cxiuj gorgxoj gnomaj.
Ridoj salute ruligxas de l' ar'
super la montoj.
Kiel sur sxauxma maro sxtorm'
la nigra kanto vekigxas;
|