FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51  
52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   >>  
n'. Bovino bona, ho mia bovin'! Deklive vi sentos komforta vin; lirladas akvo en fonta fluej', kaj milde ombrigxas sur mola herbej'. Pasxtadas huldro en tiu dekliv'; kaj al ni ambaux gxueblas viv'. Bovino dolcxa, ho mia bovin'; tempet' plezura favoru nin! Serpenton mordantan forcxasos mi, kaj musxojn kaj kulojn mi pelos de vi. Kaj pasos valse facile la tag'; vin gratos mi dum ripoz' post vag'. Tintilo via je sun-subir', nin loge gvidas dum hejmenir'. Plenmama venos vi al hejma ej', salsxtonon lekos vi cxe l' kuirej'. Melkita kusxos vi por rea macx'; kaj songxe dormos en fid' kaj pac'. Bovino bela, ho mia bovin'! Prisongxu pasxtejon kaj ankaux min! Felicxaj ni kantos dum tuta somer'; auxtuna pasxtej' estos hejma ter'. Jen venos bienen vi kiel regxin', kaj cxiuj krias: Ho kia bovin'! Malbona tago Sxi nombras tagojn gxis sabat-vesper'; dimancxo venas; li promesis jxure, ke ecx se pluvus sxtonoj el la sfer', li al pasxtejo tamen venus kure. Dimancx' forpasas en nebul' kaj pluv'; en plor' sxi sidas sola sur la tuf'. Neniam li perfidos, scias sxi, ecx se la malfelicxo ilin provus, cxar tiam sxi ne plue vivi povus, sed sinkus, kaj sxin morta trovus li. Sed peza estas sxia juna koro, kaj haltas ne la larmoflu' dum ploro. Sxi hejmen venas en auxtun-vesper'. Pro timo preskaux sxia koro krevis. La tutan tagon estis pluv-veter', kaj kvazaux en inund' sxi vadi devis. Kusxejen nur rapidas sxi sen son'; ripozi lite estas nun bezon'. Sed jxus la avo venis de l' pregxejo; kaj nun kun pip' en busx' rakontas li: "Felicxos Jon se nun farigxos sxi la lia, tiu in' de bonstatejo." Sxi sentas pikon en la brust', Injet', kaj svene sxi sxancelas al benket'. Sxi auxdas pli ol kion sxi deziris; sxi auxdas ke la knabo, sxia stel', logata de alia dolcxa cel', kun ajnaj belaj inoj flirte iris. Sed nun li iras ruze por la svat' al tiu in' en Os en ricxa stat'. Kaj tiu faras sin al Jon aminda; sxi logas lin malkasxe kaj sen hont'. Li, kiel cxiuj, scias laux rakont', ke laux havajx' sxi estas preferinda. Kaj jen kun tiu ino sole dancas li, kaj por aliaj inoj ne plu sxancas li. Injeto -- bird' vundita sub flugil' -- kun sang' gutanta kiel brula larmo, -- sin treme kasxas per la lit-kovril', kaj febre tordas sin en plora varmo. Kaj brulas vang'; sxirigxas korradik'.
PREV.   NEXT  
|<   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51  
52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   >>  



Top keywords:
Bovino
 

vesper

 
auxdas
 

dolcxa

 
brulas
 
farigxos
 
tordas
 

pregxejo

 

Felicxos

 

rakontas


Kusxejen

 

auxtun

 

hejmen

 

preskaux

 

sxirigxas

 

korradik

 

haltas

 

larmoflu

 

krevis

 

rapidas


kvazaux

 

ripozi

 

rakont

 

havajx

 
preferinda
 
kasxas
 

aminda

 

malkasxe

 

vundita

 

flugil


gutanta

 
Injeto
 
dancas
 

sxancas

 

kovril

 

deziris

 

benket

 

sxancelas

 

sentas

 
logata

flirte
 
bonstatejo
 

Tintilo

 

facile

 
gratos
 

gvidas

 

hejmenir

 

kusxos

 

songxe

 
dormos