FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46  
47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   >>  
' trovigxas?" -- kurbigas lipon trajto de malfid' --; "por pli ol unu en memor' tenigxas, ke trol' montrigxis al okula vid'. En tiu libro ion trovis mi! Ke vero estas, tion vidos vi." Apenaux povas sxi la gxojon regi. Malantaux sxton' trovigxas eksidej'. Trankvilas la brutaro sur pasxtej'. Sekuraj ili do komencas legi. Tenera igxas antaux Jon l' okul'. Sxi lernas nun, ke belas knaba ul'. La libro estas nigra kvazaux ter'; laux legkapabl' ne ofte li gxin legas. Pri niks' kaj trolo estas la afer', kaj pri la vero ili persvadigxas. Atente sxi auxskultas lin en fid': "Ho, cxu ne vero!" krias sxi kun rid'. Nun povas "tiuj" moki pri l' afero; jen laux la libro kredas ankaux Jon; -- kaj kune sidas ili cxe la sxton'; rakontas ambaux tute en libero, mangxetas dume en komuna gxu'; reiron Jon forgesas, sidas plu. La strangan vorton mire auxdas li post jxuro ke li tion prisilentas, ke ankaux al sxi mem ja en vizi' transmondaj uloj foje sin prezentas. Li donas manon, plena de estim'. Kaj kiom sxi rakontas! Sorcx' sen lim'! Dauxrigas ili sen atent' pri hor'. Malfrue estas, certe post la sesa. Salutas gregon li je iro for; kaj karan "Dokka" tusxas man' karesa. For estas li, kaj sola restas sxi. -- Sed "Dokka", tiun prenas sxi al si. Sur la pasxtej-monteto Sovagxan krutejon mi vidas en tim', sxtonejon kaj rokan aron, sed dank' al Di'! se mi turnas min, mi povas vidi la maron. La glima strio en blua hel', ho, benu gxin dia mano; benita estu sxipo sub vel', benita cxiu sxipano. Sed hu! tiu monta, sxtoneja fatras' en krutan deklivon jxetita, -- kvazauxas rankora trola amas' de fulmotondro rompita. Kaj dorso kaj kapo kaj elstarajx' kaj pintoj en roka rompigxo, jen de gigantoj ilia krevajx' post sunhela matenigxo. Al dioj kaj anoj de l' lum' en atak' ili hakis kaj korne batalis, sed laux krutejo kun fumo kaj krak' kiel sxtonoj malsupren falis. Kruce kusxas en roka ostar' brakoj cxe korpoj dikaj. Miksigxas kunen en mond' el sxtonar' torsoj kaj kapoj rompitaj. Senondaj sub kruta monto-mur' jen dormas lagoj bistraj; perfide gapas el funda obskur' glimantaj abismoj sinistraj. Dum sombro sub pluvo la niks' en vesper' ellage hurlas pri sorto. Resonas de l' nuda mont' en l' aer' auxgur' pri baldauxa morto. Ho-hu, mi kaptigxas de ega tim'; altir
PREV.   NEXT  
|<   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46  
47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   >>  



Top keywords:
benita
 

pasxtej

 
trovigxas
 

ankaux

 
rakontas
 
jxetita
 
rompita
 

deklivon

 

gigantoj

 

kvazauxas


fulmotondro

 

rompigxo

 

rankora

 

pintoj

 

elstarajx

 

turnas

 

monteto

 

Sovagxan

 

krutejon

 

sxtonejon


sxipano

 

fatras

 

sxtoneja

 

krutan

 
obskur
 
glimantaj
 

abismoj

 

sinistraj

 

perfide

 

dormas


bistraj

 
sombro
 
baldauxa
 

auxgur

 

kaptigxas

 

ellage

 

vesper

 

hurlas

 

Resonas

 
Senondaj

rompitaj
 
batalis
 

krutejo

 

matenigxo

 
sunhela
 

sxtonoj

 

malsupren

 

Miksigxas

 

sxtonar

 
torsoj