ux via propra volo.
MARTO. Kion fari, cxar mi estas la sola agemulo en tiu domo, cxiuj
aliaj estas mizeraj malrapiduloj?
TOBIO. Cxu venos la kantoro?
MARTO. Pro kio li ne venus, se oni lin venigas.
TOBIO. Kiel vi do meditas pri vojagxo de Esko?
MARTO. Ke li jxetu sakon sur la dorson kaj ekiru al domo de la
fiancxino kune kun Micxjo Vilkastus.
TOBIO. Cxu ni ne donu al ili cxevalon?
MARTO. Revenante kun la juna edzino, ili prenu posxtan cxevalon; sed
de tie cxi ili marsxu piede.
TOBIO. Sed pripensu, Marto, li estas filo de majstro, kaj mem ankaux
baldaux atingos la saman indecon, pro tio la piedmarsxo sxajnus eble
iom nekonvena kaj eble ecx hontiga por la peka koro de l' homo.
MARTO. Hontiga! Bone estus, se tiu entrepreno ne alportus al li pli
da honto; sed mi supozas ke dekojn da ridindajxoj li liveros, cxar li
havas malspritan originon, vi scias.
TOBIO. Cxu mia Esko estus malsprita? Tian mensogon kaj kalumnion la
envio elpensis. "Cxu mi estas freneza, kvankam oni tiel min nomas",
oni kantas.--Esko ne estas malsprita, li estas egale sprita kiel
lia patro, nome mi; li tute similas al mi kiel anime tiel korpe.
Li ne estas malsagxa, nur iom obstina, kion pruvas ecx lia hararo,
kiu estas blanka kaj rigide hirta, kiel cxe la maljunulo mem tie cxi.
Unuvorte: li estas inda filo de sia patro, li estas mia vera bildo.
(Esko envenas edzigxvestita.)
MARTO. Vera maldelikatulo. Sed nun ne estas okazo sin gxeni; cxar la
afero koncernas kvincent talerojn. Al Janjo mi ilin ne lasos, ne,
kvankam mia jupo kiel sako estus kuntirota super la kapon kaj mi
estus jxetota en profundegajxon.
ESKO. Nu, kiel mi placxas al vi, panjo?
TOBIO. Hej, Esko! Kun mia cxapelo kaj mia frako! La sama frako en kiu
mi antaux dudek unu jaroj estis benata por edzeco kun Marto. Sxajnas
al mi kvazaux en via formo mi rigardus min mem dudek unu jarojn
malantauxe en la tempo. Tiam vi ne estis pli granda ol pugno kaj
mankis ankoraux kvin monatoj gxis via naskigxo. Sed tiel sxangxigxas
la mondo; tiam simila al senfeligita sciuro kaj nun apenaux trovante
spacon en tiu sama frako; jes, tiel sxangxigxas la mondo, Esko mia.
ESKO. Nu, kiel mi placxas al vi, panjo?
MARTO. (Sidas apud la tablo, trikante sxtrumpon, kiun Janjo lasis.)
Jes, kiel placxas al mi? Tiu vestaro bone tauxgas, mallertulo.
ESKO. Kiel sidas la dorsflanko de l' frako dum mi iras al la pordo?
Rigardu min atente de malantauxe. (Iras al la pordo.)
TOBIO. Bonege! Vi pasxas
|