kompreni, kial mia propra
parafo estas nenecesa. En tiu afero mi ja estas la cxefa persono kaj
pro tio mia nomo ne manku en la atesto.
ZEBEDEO. Certe gxi devas tie trovigxi, sed en la teksto. Sube estas
nomo kaj parafo de via patro, apud gxi la nomo de atestanto kaj plej
sube "Zebedeo, kantoro".
TOBIO. Nu, eble vi komprenas?
ZEBEDEO. Tiel oni devas procedi. Kiu farigxos atestanto?
TOBIO. Micxjo Vilkastus estas plej tauxga. Li estas svatisto de Esko
kaj lin ankaux akompanas al la edzigxofesto. Laux interkonsento li
jam devus esti tie cxi. Ekiru, Esko, por informigxi pri li.
ZEBEDEO. Jes, junulo, iru.
ESKO. Mi rapidas, cxar jam urgxas. (Iras.)
ZEBEDEO. Cxu vi vizitis pregxejon hieraux?
TOBIO. Ne, Dio pardonu min.
ZEBEDEO. Domagxe, domagxe, granda domagxo. Johano Kurkelo tie
predikis tiel, ke resonis la muroj en templo de l' Sinjoro.
TOBIO. Johano Kurkelo! Jen filo de ricxulo sukcesas, kontrauxe
farigxas kun malricxulo.--Cxu vere Johano jam aperis en la
predikkatedro? Mi konas lin jam de lia infaneco kaj sxajnis li al mi
iom naivega, tamen li nun estas magistro.
ZEBEDEO. Gimnaziano, gxis plue gimnaziano; sed en tiu junulo logxas
spirito de l' Sinjoro. Se vi estus lin vidinta en la predikujo kaj
auxdinta liajn vortojn, mi vetas, ke ecx viajn renojn li estus
tremiginta. Certe li unue estis paleta kaj lia vocxo tremetis. Sed
baldaux li sin orientis, rugxigxis kiel fajra forno kaj skuante la
kapon lauxte kriis: "vekigxu, kiu dormas, vekigxu, kiu dormas".--En
du partojn li dividis sian predikon; la unua temis pri terurajxoj
de infero, la dua pri gxojoj de cxielo.--Ho, ho, tia knabo! Angxelon
de l' Sinjoro li similis, kiam li varme komentariis, sxvitante kaj
spiregante. Kaj fine vidigxis la efiko de lia patoso: subite dolcxa
emocio kaptis la virinaron en la pregxejo kaj poste mallauxta kaj
dauxranta ploreto auxdigxis, kiel cxiam okazas je trafo de la Vorto.
TOBIO. Kaj la viroj?
ZEBEDEO. Ili longe sidis rigidaj kvazaux sxtipoj.
TOBIO. Tion mi kredas. La virino estas felicxa. Sxi savos sian animon
pro sia impresema koro; kredu min, kantoro, certe inter ni pli multaj
pereos ol inter la virinoj.
ZEBEDEO. Bedauxrinde vi estas prava, tion pruvas la cxiutagaj
ekzemploj. Tio cxi vidigxas ankaux en la kunvenoj sabatvespere cxe la
pastra helpanto--vere religia viro--la virinoj cxiam cxeestas pli
multnombre ol la viroj; la virinoj tien rapidas are, sed nur malofte
mi tie vidas viron. Iliaj koroj estas ha
|